Re: ĉu vi okaze uzas tiun ĉi objekton?
- From: mireille corobu <mncorobu@xxxxxxxxxxx>
- Date: Thu, 27 Jan 2011 13:47:05 +0100
> Angla aŭ Germana "w" estas plej ofte ĉe ni "v". Ne forgesu, ke ene de
Esperanto troviĝas ankaŭ iometo el la Jida subtile enplektita. Plej ofte
oni supozas ke temas pri Germana influo, tamen ŝajnas ke fakte temas pri
Jida influo. Kiel Eŭropa Judo Z parolis memkompreneble la Jidan. Tre
multajn rekte Jidajn vortojn ni ne havas, sed la strukturo de la lingvo
estas laŭraporte tre Jideca.
Kaze de "bovlo" la historia evoluo estis fakte "bolle" -> "bowl" en la
Angla. Do "bolo" estus pli bona, ĉar la Franca ankoraŭ havas "bol".
Tamen akvo jam "bolis", do oni supozeble devis preni "bovlo".
Simono
Interese. Mi ne scias ĉu mi povos teni mian promeson ne plu uzi "bojlo", foje por "boli" alifoje por "bovlo" ĉar jam delonge mi misenkapigis la batardan vorton en mia kapo. "bovlo" al mi tro sonas proksime de "bovo". Sekve "bovo de lakto"...(ridas M.)
Parenteze mi kredas kompreni kial mi diris "bojli" anstataŭ "boli": Onjo, la fratino de mia patrino, kamparino kultivisto kiu estis enlernejigita nur ĝis la aĝo 11 pli bone parolis bretone ol france kaj mi ofte aŭdis france "Attention, ça bouille!" do "Atentu! ĝi bol(iĝ)as" anstataŭ la ĝusta "Attention, ça bout!". Kaj ĝuste hieraŭ kiam mi skribis "bojlas" anstataŭ "bolas" mi devis kuri al la kaserolo por eviti iun de vi facile imageblan scenon...
Hej! Simono sukcesis revenigi babilemulinon, gratulon al li!
Hm! niaj _unuaj_ interŝanĝoj en ĉi forumo estis alispecaj ol la nunaj...sed li povas fieri: sen ili mi probable frue forlasus la lingvon.
Mireja
.
- References:
- ĉu vi okaze uzas tiun ĉi objekton?
- From: mireille corobu
- Re: ĉu vi okaze uzas tiun ĉi objekton?
- From: simono
- Re: ĉu vi okaze uzas tiun ĉi objekton?
- From: mireille corobu
- Re: ĉu vi okaze uzas tiun ĉi objekton?
- From: simono
- ĉu vi okaze uzas tiun ĉi objekton?
- Prev by Date: Re: Malenuigo
- Next by Date: Re: Malenuigo
- Previous by thread: Re: ĉu vi okaze uzas tiun ĉi objekton?
- Next by thread: Pasis dek jaroj
- Index(es):