Re: Kio signifas „far“?



On 22 окт, 13:58, Marko Rauhamaa <ma...@xxxxxxxxxx> wrote:

[...]

Mi devas klarigi:

* Aspektoj estas (nature, filozofie) implicite ligitaj al la
tempoj.

Mi vidas en tio nenion naturan. Pli ĝuste estus diri, ke iuj lingvoj
misuzas tempon por surogate aludi pri la aspekto. Aliaj lambastonoj
estas aldono de objekto, la artikolo ktp.

Ekz-e en Esperanto oni emas interpreti la frazon
"Li manĝis"
neperfektive (li estis manĝanta), kaj
"Li manĝis siajn tri kukojn"
perfektive; sed tio estas neniom logika, en lingvo pli evoluinta tute
bone eblas esprimi inversajn aspektojn por objekte egalaj frazoj:
Он поел.
Он ел свои три пирожка.

Do IS, AS kaj OS *favoras* aspektajn interpretojn, kvankam la rilato
ne estas rigore meĥanika. Same kondutas ankaŭ la participoj. Oni
rimarku: AS, ANT kaj AT *neniam* havas finaspektan interpreton.

La TENSOJ estas kategorio skizofrenia. La is-tenso kaj la os-tenso
rilatas al TEMPO; la as-tenso estas NEPERFEKTIVA ASPEKTO. Do, la tri
indikativaj tensoj de Esperanto ne formas koheran kategorion, ĝi estas
miksaĵo de malsamspecaj kategorioj.

Tial estas tute natura ke AT kaj ANT esprimas neperfektivan aspekton.
Kaj tial per kontrasto estas komprenebla (eĉ se ne logike deviga) ke
IT kaj INT esprimu aspekton perfektivan. Dum OT kaj ONT estas
neŭtralaj pri la aspekto.

[...]

La tempismo pri tiu nuanco estas tute sterila.

Ne tute sterila. Al la aspekto aludas multo:
* La vortara signifo de la verbo.
* La tempo.
* La eventuala ĉeesto de objekto.
* La difiniteco de la objekto.
* La kunteksto.

Kaj ĉion oni povas precizigi per adjektoj.

Jen tre ordinara demando:
"Kion vi faris hieraŭ?"

Pri kio oni demandas? Ruse povas esti:
"Что вы вчера делали?" -- ĉi tian neperfektivan demandon povas fari
detektivo kiu kontrolas alibiojn, por kiu gravas oniaj
okupoj.

"Что вы вчера сделали?" -- ĉi tian perfektivan demandon povas fari
onia estro, kiun interesas la rezultoj.

Kiel esprimi tion en Esperanto? Neniu el la de de vi indikitaj
rimedoj taŭgas.

--
Sergio

.



Relevant Pages

  • Re: Pri Esperanta Kongreso en Montrealo
    ... ol oni ekrimarkos en CBC? ... Oni povas esti komplete malsamopiniaj pri tia juĝo, ... povas demandi nin kio estas lernebla el la intervjuoj kaj eventuale ... pri Esperanto. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • =?UTF-8?Q?Re=3A_Propede=C5=ADtiko?=
    ... Se oni provas lernigi ...  la helpon de la mirinda analiza karaktero de Esperanto. ... kaj tial ghia propedeutika helpo estas akirebla ... Same konsideras multaj hungaroj ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Disponeblas nun la tri unuaj personaj filmetoj
    ... En foto same kiel en filmo senteblas muntaĵoj kiam ili estas muntaĵoj. ... Plaĉus al mi vidi infanojn ludante kaj babilante en Esperanto. ... Oni volas havi la senton plaĉe paroli la fremdan lingvon. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Morta pantalono
    ... de Esperanto anstataŭ zorgi pri la vivigo de la lingvo per buŝa praktikado. ... estas grave, ke oni havas ion por diri krom, ke Esperanto ... mi la svedan lingvon pli kaj pli kreoligas kaj ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Chu Esperanto vere estas sendanghera por la naciaj lingvoj?
    ... <<<hodiau oni tre ofte shanghas ... mi faris pri Esperanto kaj esperantismo) ... ... lingvon kiel la angla ...
    (soc.culture.esperanto)