Re: Kio signifas „far“?
- From: Marko Rauhamaa <marko@xxxxxxxxxx>
- Date: Fri, 22 Oct 2010 09:58:06 +0300
Sergio <sergio.pokrovskij@xxxxxxxxx>:
On 22 окт, 04:53, Marko Rauhamaa <ma...@xxxxxxxxxx> wrote:
Sergio <sergio.pokrovs...@xxxxxxxxx>:
On 21 окт, 16:11, Marko Rauhamaa <ma...@xxxxxxxxxx> wrote:
Ĉu vi havas perfektivajn ekzemplojn (-inta)?
Ili same abundas, sed la tempistoj interpretus ilin tempisme -- kaj
mi ne vidas evidentan manieron pruvi, ke temas pri aspekto. Ja plej
ofte perfektivo indikas agon kiu jam finiĝis. Jen ekz-e:
[...]
| Neniu havis la rajton esprimi sian opinion, antaŭ ol la tri ESTOS
| PAROLINTAJ kaj la musa reĝo ESTOS DECIDINTA, kio plue devas ESTI
| PRIPAROLATA. [Fabeloj]
Perfekto de la estonteco, mi divenas.
Ĉar vi ŝajne agnoskas aspektismon ĉe la participoj pasivaj, tial mi
provu konstrui ion alalogian:
Mi devas klarigi:
* Aspektoj estas (nature, filozofie) implicite ligitaj al la tempoj. Do
IS, AS kaj OS *favoras* aspektajn interpretojn, kvankam la rilato ne
estas rigore meĥanika. Same kondutas ankaŭ la participoj. Oni
rimarku: AS, ANT kaj AT *neniam* havas finaspektan interpreton.
* Kvankam mi ja akceptas participojn, ne sekvas, ke mi akceptas
kunmetitajn verbformojn. Do "estas parolinta" por mi signifas: "estas
homo parolinta".
* Estas klare, ke la zamenhofa pasivo estis itisma. Tamen ĉar mi
malakceptas la kunmetitajn verbformojn, mi ankaŭ malakceptas la
zamenhofan pasivon. Kompreneble mi ne malakceptas la pasivajn
participojn, nur la pasivajn predikatojn (finitivojn).
Do viaj ekzemploj ne tute trafas.
La tempismo pri tiu nuanco estas tute sterila.
Ne tute sterila. Al la aspekto aludas multo:
* La vortara signifo de la verbo.
* La tempo.
* La eventuala ĉeesto de objekto.
* La difiniteco de la objekto.
* La kunteksto.
Kaj ĉion oni povas precizigi per adjektoj.
| ĝin li starigas super la malbonkondutaj infanoj, por ke ili dormu
| tute senkonscie. Kiam ili matene vekiĝas, ili ESTAS SONĜINTAJ
| absolute nenion. [Fabeloj]
Aspekta interpreto ne eblas, ĉar aspekta "-inta" konfliktus kun "-as".
??
Fakte kiam mi relegas la citaĵon, mi rimarkas, ke temas pri malofta,
escepta *rakonta AS-tempo* — ĝuste kiel "relegas" kaj "rimarkas" en ĉi
tiu frazo. La rakonta AS-tempo malobeas la alie rigoran principon, laŭ
kiu AS-tempo ĉiam estas daŭraspekta. Do "starigas" kaj "vekiĝas" estas
momentaspekta.
Tamen mi suspektas, ke Zamenhof uzus AT-participon eĉ en momentaspekta
AS-tempo:
Kiam ili matene ESTAS VEKATAJ, ili estas sonĝintaj absolute nenion.
"Estas vekataj" estas semantike momentaspekta, sed sintaksa premo
devigas AT-participon.
Marko
.
- Follow-Ups:
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Sergio
- Re: Kio signifas „far“?
- References:
- Kio signifas „far“?
- From: Matthias Peick
- Re: Kio signifas „far“?
- From: AV3
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Matthias Peick
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Sergio
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Sergio
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Sergio
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Sergio
- Kio signifas „far“?
- Prev by Date: Re: Kaj por danco kaj por rozario
- Next by Date: Re: Kaj por danco kaj por rozario
- Previous by thread: Re: Kio signifas „far“?
- Next by thread: Re: Kio signifas „far“?
- Index(es):
Relevant Pages
|