Re: Kio signifas „far“?
- From: Marko Rauhamaa <marko@xxxxxxxxxx>
- Date: Wed, 20 Oct 2010 19:02:56 +0300
Sergio <sergio.pokrovskij@xxxxxxxxx>:
Jes. Interalie, "estus devinta" aŭ "devintus" malkoheras kun la
normala signifo de la participoj: normale "leginta", "veninta" ktp
signifus perfektivon; sed la uzantoj de "estus devinta" transformas
tion en la tempan dimension.
Vi etendas per natura maniero la itisman sistemon de Zamenhof en la
aktivan voĉon. Tio ne venis en la kapon al Zamenhof. La sekva paŝo estus
deklari, ke nur la helpverbo "esti" povas ricevi finitivan finaĵon, por
ke la aspekto ĉeestu simetrie kaj laŭregule en ĉiu predikato. Do:
Jes. Interalie, "estus devinta" aŭ "devintus" estas malkoheranta kun
la normala signifo de la participoj: normale "leginta", "veninta" ktp
estus signifanta perfektivon; sed la uzantoj de "estus devinta" estas
transformantaj tion en la tempan dimension.
Kaj por daŭrigi vian ideon:
Dum mi estis sidanta en seĝo, leganta bonan libron kaj trinketadanta
teon, mia edzino estis ekenveninta kaj demandinta al mi, kie mi estis
estanta en la antaŭa vespero, ĉar ŝi ne estis trovanta min.
Mi mem iras en la malan direkton kaj deklaras, ke oni tute ne uzu
kunmetitajn verbformojn.
Ĉe "estus devinta" la rolo de la participa vokalo estas tempa, kio
kontraŭdiras la reston de la lingvo; indikative estus almenaŭ strange
(mi dirus, erare) diri "Mi estis devinta ...".
Se speguli la itisman pasivon, oni diru "estis devanta" por neplenumita
devo kaj "estis devinta" por plenumita devo.
Marko
.
- Follow-Ups:
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Sergio
- Re: Kio signifas „far“?
- References:
- Kio signifas „far“?
- From: Matthias Peick
- Re: Kio signifas „far“?
- From: AV3
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Matthias Peick
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Sergio
- Kio signifas „far“?
- Prev by Date: "Neniun iam vidis Dion..."
- Next by Date: Re: Mi menciis mian naciecon - "esperantisto"!
- Previous by thread: Re: Kio signifas „far“?
- Next by thread: Re: Kio signifas „far“?
- Index(es):