Re: Kio signifas „far“?
- From: Eugenio <eugen.fabian@xxxxxxxxx>
- Date: Tue, 19 Oct 2010 03:49:36 -0700 (PDT)
On 18 Ott, 22:46, Marko Rauhamaa <ma...@xxxxxxxxxx> wrote:
Matthias Peick <matth...@xxxxxxxx>:
„Devintus“ kaj aliaj estas bonaj. Ĝi esprimas tre proksime la ofte
uzatan, germanan konstruaĵon „sollte“, kio ne facile estas esprimebla
alimaniere, por ne diri preskaŭ maleble, almenaŭ longeme malgracie.
Ni gardu nin kontraŭ la importado de fremdaj gramatikaĵoj en esperanton.
Esperanto havas siajn proprajn verbformojn (ĉiu lingvo havas siajn). Ĝi
povas lerte esprimi kelkajn aferojn, ne tiel lerte aliajn, sed la lingvo
tute konfuziĝos, se oni asignas fremdajn signifojn al verbformoj.
La konfuziĝo okazis jam. La sola firma punkto en Esperanto estas la
Fundamento kaj ankaŭ tio ne estas tute kristalklara. La aliaj lingvoj,
kompare kun Esperanto havas kristaliĝintan parolmanieron definitan
fare de la amasmedioj. Lingvo kiun mi parolas nur en Kongresoj,
kondiĉe
ke mi havas monon partopreni, estas malfacile komparebla kun la aliaj
lingvoj. Sekve, al mi ŝajnas ke la afero estas iomete pli komplika ol
kiel vi prezentis ĝin. Ni uzas Esperanton tiel malofte ke necesis
tridek
jaroj por malkovri ke ekzistas atismo kaj itismo en la uzo de la
pasivaj
participoj. Eĉ parolado en la propra gepatra lingvo fariĝas balbutado
se oni vivas 40 jarojn en lando kie oni ne parolas tiun linvon. Do
estas
facile imagebla kia estas parolado de averaĝa esperantisto. Ĝi
similas
certe malmulte al la ideala Esperanto pri kio vi parolis supre.
Ofte la problemo estas la miskompreno de la US- kaj U-modoj, kiuj en
esperanto estas sentempaj:
Se mi vidus vin, certe, ke mi salutus vin. Sed mi ne vidis vin!
En ĉi tiu frazo mi dirus: Se tiam mi vidus vin....
En la sekva frazo vi enmetis La vorton "tiam" sed la frazo pro tio ne
fariĝas pli komprenebla.
Tiam mi pafu lin, sed bedaŭrinde mi hezitis momenton tro longe.
Mi ne komprenas kion signifas "Tiam mi pafu lin". Imperativa formo
estas kvazaŭ ordono. Ordonon oni donas al alia persono, malofte
al si mem. Por si mem sufiĉas la penso... Envere mi rimarkas ne la
unuan fojon certajn strangajn uzojn de la imperativo en Sceo...
Aŭ eble vi volis diri "pafus" kaj vi tajperaris? Se estas tiel,
ne gravas. Mi tajperaras pli ofte ol vi.
Marko
Eugenio
.
- Follow-Ups:
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Kio signifas „far“?
- References:
- Kio signifas „far“?
- From: Matthias Peick
- Re: Kio signifas „far“?
- From: AV3
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Matthias Peick
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Marko Rauhamaa
- Kio signifas „far“?
- Prev by Date: Re: ridego
- Next by Date: Re: Kio signifas „far“?
- Previous by thread: Re: Kio signifas „far“?
- Next by thread: Re: Kio signifas „far“?
- Index(es):
Relevant Pages
|