Re: ridego
- From: Aleks <alekska@xxxxxxxxx>
- Date: Tue, 19 Oct 2010 01:51:32 -0700 (PDT)
Saluton Carlo,
Dankon pro tre interesa recenzo via.
Interese estas, ke dank'al via mesagxo, duafoje en semajno mi auxdas
pri itala versio de tiu franca kineja sukcesego.
Kiel nomigxas itallingve la itala refaro ? "Giu al sud" ?
Cxu vi povus diri (en la listo aux private al mi) kiu sceno estas en
la franca
kaj ne en la itala versio ? Kiel vi scias pri tiu diferenco ? Cxu vi
spektis
la originalan francan filmon ?
La Ch'tis estas nordfrancia gento, kiu havas dialekton iomete malsaman
al la franca,
kelkaj vortoj de tiu lingvo (la ch'ti) estas instruataj en la franca
filmo.
Tamen tiu ch'ti lingvo ne konsistigas veran apartan lingvon, kia la
bretona aux okcitana.
Tiu itala amikino, kiu parolis al mi pri la itala versio, plendis, ke
la titolo originala
ne estis konservita sed sxangxata al alia titolo en Italio. Cxu vi ne
plendemas samkiale ?
Mi ne tiom optimismus kiel vi pri universaleco de la rido.
Sxajnas al mi, ke cxefe la usona humuro estas eksportebla cxie.
Kiom da francaj komedioj aperis en Italio en 2010 ?
Kiom da italaj komedioj aperis en Francio en 2010 ?
Mi ne kalkulas la usonajn, kiuj aperis en cxiuj landoj.
Kore
Aleks
On Oct 18, 4:27 pm, "CS" <negra...@xxxxxxxxxxxxx> wrote:
Karegaj,.
mi ridis de komenco gxis fino spektante italan filmon "Benvenuti al Sud"
(Bonvenon al la Sudo), kiu estas "remake" (refaro) de franca filmo
"Bienvenue chez les Ch'tis", kiu en Italio aperis per la titolo: "Tie
malsupre, en la nordo".
Mi ridegis! Gxis larmoj!
Tio konsolas min: la tuta mondo estas vilagxo. Aparte cxar oni anoncis ke
ankau usonanoj refaros filmon kun sama temaro.
La rakonto de la itala filmo estas preskau tute, 99,9%, egala al tiu franca,
kompreneble lau adaptigxo je lokaj kutimoj. Unu malsama sceno en la franca
eldono estas, sed gxi same ridegis min; gxin mi priskribos al petantoj.
Mi komprenis plian fojon ke la tuta mondo estas vilagxo. Stereotipajxoj
malhelpas nin! Ni estas frataro. En Italio estas stereotipajxoj de la
norduloj kontrau suduloj. En Francio, evidente, de suduloj kontrau norduloj.
Sed vere la originala filmo farita de franca regxisoro (kiu mem aperas en
eta rolo dum la itallingva versio) kreis la manieron por sxpruci amon
kontrau cxiuj naciismoj.
Dankon al la francoj kiuj kapablis tiel bone vakcini nin kontrau falsaj
region-ismoj!
Mi invitas cxiujn viziti Jutubon kaj spekti prezentojn de la filmoj:http://www.youtube.com/watch?v=SLRTtHByPn4
http://www.youtube.com/watch?v=GpLHYGMpMNU&feature=iv&annotation_id=a...
Cxiuj landoj povus memrealigi similajn belajn, amoplenajn filmojn.
Sed mi demandas: kiu gentaro estas la Ch'tis????
Amike,
Carlo Sarandrea
- Follow-Ups:
- Re: ridego
- From: CS
- Re: ridego
- References:
- ridego
- From: CS
- ridego
- Prev by Date: Re: Kio signifas „far“?
- Next by Date: Re: Kio signifas „far“?
- Previous by thread: ridego
- Next by thread: Re: ridego
- Index(es):