Re: Kio signifas „far“?
- From: AV3 <arvimide@xxxxxxxxxxxxx>
- Date: Mon, 18 Oct 2010 17:37:07 -0400
On Oct/18/2010 3:0132 PM, Matthias Peick wrote:
On 2010-10-17 02:32:39 +0200, AV3 said:
Tamen, tio estas unika traktado de nuda verba radiko, senprecedenta,
do, ne laŭ iu ekzemplo en Fundamento. Simile, estas bonaj aŭtoroj,
kiuj kunkatenas verbajn radikojn kun verbaj finaĵoj malsame kiel en iu
ekzemplo en Fundamento, t. e., "devintus". Ĉu "far," ĉu kunkateno de
verbaj finaĵoj estas "bona uzo," mi ne aŭdacas juĝi. La Akademio ĝis
nun ne malpermesis kaj ne eksplicite permesas.
„Devintus“ kaj aliaj estas bonaj. Ĝi esprimas tre proksime la ofte
uzatan, germanan konstruaĵon „sollte“, kio ne facile estas esprimebla
alimaniere, por ne diri preskaŭ maleble, almenaŭ longeme malgracie.
Mi ne esprimas min por aŭ kontraŭ "far" kaj "devintus," k. t. p. Mi nur komentas, ke tiuj estas uzo de vortoradikoj en maniero ne laŭ iu ekzemplo en Fundamento de Esperanto. Bonaj aŭtoroj ja uzas tiujn esprimojn. Restas demando, ĉu estas iu limigo de tia libera traktado de vortoradikoj.
Koncerne "devintus":
1. Ne estas devigo tiel precize redoni iun ajn vorton de la germana aŭ de iu alia lingvo.
2. Restas la demandoj:
a. Se "devintus" simple estas mallongigo de "estus devinta," kial simpla, facile lernebla lingvo enhavas dekojn da tiuj duoblaĵoj? Plena gramatiko de Esperanto devas enteni plenan liston de tiuj duoblaĵoj, por ke neesperanta esploristo povu trovi esprimojn ne facile deriveblajn el Fundamento de Esperanto.
b. Se "devintus" esprimas iun nuancon ne en "estus devinta," la esperanta verbaro estus tro malfacila, ĉar tio multobligus la nombron de eblaj verbaj esprimoj. Laŭ via supra komento, mi supozas, ke vi trovas ion en "devintus" ne same esprimatan en "estus devinta."
--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvimideQ@xxxxxxxxxxxxxx> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvimideQ@xxxxxxxxxxxxxx> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
.
- Follow-Ups:
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Tiguliano
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Matthias Peick
- Re: Kio signifas „far“?
- References:
- Kio signifas „far“?
- From: Matthias Peick
- Re: Kio signifas „far“?
- From: AV3
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Matthias Peick
- Kio signifas „far“?
- Prev by Date: Re: Kio signifas „far“?
- Next by Date: Re: ridego
- Previous by thread: Re: Kio signifas „far“?
- Next by thread: Re: Kio signifas „far“?
- Index(es):