ridego
- From: "CS" <negravas@xxxxxxxxxxxxx>
- Date: Mon, 18 Oct 2010 16:27:16 +0200
Karegaj,
mi ridis de komenco gxis fino spektante italan filmon "Benvenuti al Sud"
(Bonvenon al la Sudo), kiu estas "remake" (refaro) de franca filmo
"Bienvenue chez les Ch'tis", kiu en Italio aperis per la titolo: "Tie
malsupre, en la nordo".
Mi ridegis! Gxis larmoj!
Tio konsolas min: la tuta mondo estas vilagxo. Aparte cxar oni anoncis ke
ankau usonanoj refaros filmon kun sama temaro.
La rakonto de la itala filmo estas preskau tute, 99,9%, egala al tiu franca,
kompreneble lau adaptigxo je lokaj kutimoj. Unu malsama sceno en la franca
eldono estas, sed gxi same ridegis min; gxin mi priskribos al petantoj.
Mi komprenis plian fojon ke la tuta mondo estas vilagxo. Stereotipajxoj
malhelpas nin! Ni estas frataro. En Italio estas stereotipajxoj de la
norduloj kontrau suduloj. En Francio, evidente, de suduloj kontrau norduloj.
Sed vere la originala filmo farita de franca regxisoro (kiu mem aperas en
eta rolo dum la itallingva versio) kreis la manieron por sxpruci amon
kontrau cxiuj naciismoj.
Dankon al la francoj kiuj kapablis tiel bone vakcini nin kontrau falsaj
region-ismoj!
Mi invitas cxiujn viziti Jutubon kaj spekti prezentojn de la filmoj:
http://www.youtube.com/watch?v=SLRTtHByPn4
http://www.youtube.com/watch?v=GpLHYGMpMNU&feature=iv&annotation_id=annotation_71934
Cxiuj landoj povus memrealigi similajn belajn, amoplenajn filmojn.
Sed mi demandas: kiu gentaro estas la Ch'tis????
Amike,
Carlo Sarandrea
.
- Follow-Ups:
- Re: ridego
- From: Aleks
- Re: ridego
- Prev by Date: Re: Transvala popola kanto
- Next by Date: Re: Kio signifas „far“?
- Previous by thread: (IVÁN): LA MINA SAN JOSÉ Y SUS 33 HIJOS RENACIDOS CHILENOS:
- Next by thread: Re: ridego
- Index(es):