Re: Kio signifas „far“?
- From: AV3 <arvimide@xxxxxxxxxxxxx>
- Date: Sat, 16 Oct 2010 20:32:39 -0400
On Oct/16/2010 4:4401 PM, Matthias Peick wrote:
Ĉi-tempe mi legas „La Mastro de l' ringoj“. Tie mi trovis kelkfoje la
vorton „far“, kio ŝajnas al mi prepozicio. Sed neniam antaŭe mi legis
tiun vorton. Mi pensas, ke ĝi devenas de „fari“ signifante „farite“. Ĉu
mi pravas? Kiam la vorto estis kreita? Kiom ĝi disvastiĝas? Ĉu la
vortkreaĵo ne ofendas la Fundamenton?
Mi ĝojus pri heligontaj respondoj.
Ne eblas definitiva respondo al via demando. Vi devas mem decidi por via propra uzo, ĉu vi uzu "far" sammaniere aŭ ne. La tradukinto, William Auld, estas "bona aŭtoro," kaj li uzas la jam ekzistantan verban radikon "far" kvazaŭ ĝi estus prepozicio por indiki aganton en pasiva esprimo anstataŭ la tre ofte uzata "de" tiuokaze. Estas sufiĉe longa tradicio de tiu uzo fare de bonaj aŭtoroj.
Tamen, tio estas unika traktado de nuda verba radiko, senprecedenta, do, ne laŭ iu ekzemplo en Fundamento. Simile, estas bonaj aŭtoroj, kiuj kunkatenas verbajn radikojn kun verbaj finaĵoj malsame kiel en iu ekzemplo en Fundamento, t. e., "devintus". Ĉu "far," ĉu kunkateno de verbaj finaĵoj estas "bona uzo," mi ne aŭdacas juĝi. La Akademio ĝis nun ne malpermesis kaj ne eksplicite permesas.
--
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
||Arnold VICTOR, New York City, i. e., <arvimideQ@xxxxxxxxxxxxxx> ||
||Arnoldo VIKTORO, Nov-jorkurbo, t. e., <arvimideQ@xxxxxxxxxxxxxx> ||
||Remove capital letters from e-mail address for correct address/ ||
|| Forigu majusklajn literojn el e-poŝta adreso por ĝusta adreso ||
++====+=====+=====+=====+=====+====+====+=====+=====+=====+=====+====++
.
- Follow-Ups:
- Re: Kio signifas „far“?
- From: Matthias Peick
- Re: Kio signifas „far“?
- References:
- Kio signifas „far“?
- From: Matthias Peick
- Kio signifas „far“?
- Prev by Date: Re: Kio signifas „far“?
- Next by Date: Re: Kio signifas „far“?
- Previous by thread: Re: Kio signifas „far“?
- Next by thread: Re: Kio signifas „far“?
- Index(es):