Pola Radio - letero 8 Oktobro



Karaj Geaŭskultantoj, Karaj Radioamikoj,

Nunsemajne la >fejsbuka< grupo de Amikaro de PR en Esperanto superis rekte
sorĉan< nombron de unu mil membroj. Ni tutkore dankas al ĉiuj, kiuj aliĝis
al nia amika E-radiofonia komunumo.

Ĉe la adreso: http://www.facebook.com/group.php?gid=326997163456, kie
ĝisdate ni afiŝas la enhavon de niaj unuopaj programeroj eblas aldoni
rimarkojn, komentojn aŭ per la simpla alklako de la vortoj >mi ŝatas<
esprimi sian opinion pri niaj E-programoj.

La plej gravan signifon havas tamen por ni la mesaĝoj kun recenzaj vortoj,
sugestoj direktataj rekte al la Redakcio pere de la adresoj:
esperanto (ĉe) polskieradio.pl/eo aŭ/kaj barbarinella (ĉe) gmail.com

Ĉiuj reagoj estas i.a. bazo por niaj ĉiusemajnaj, vendredaj Leterkestoj. En
la nunsemajna, aŭdiĝanta la 8-an de oktobro ni traktas la lastajn
korespondaĵojn venintajn de Leopold Patek el Aŭstrio, Bruce Crisp el Kanado,
Marc Bavant el Francio, Dario Rodriguez el Hispanio, Jose Dias Pinto el
Brazilo, Salikh Zakirov el Japanio, Martin Stuppnig el Aŭtrio, Alain Chalm
el Francio. Ni danke konfirmas la >fejsbukajn< konfimojn de Atusi Nishinaga
el Japanio, Matjo Thepaut el Francio, Renan Cossatis el Brazilo kaj Joan
Inglada Roig el Hispanio.

Krome ni volas atentigi, ke nunsemajne ĉe nia adreso
http://www.polskieradio.pl/eo aldoniĝis du sondokumentoj ligitaj kun la
Artaj Konfrontoj en Esperanto, ARKONES, kiuj okazis fine de septembro en
Poznano:

Lunde, la 4-an de oktobro – nia antaŭmikrofona gasto estis doktoro Ulrich
Lins, kun kiu ni parolis rekte post lia prelego pri la impona festlibro al
Humphrey Tonkin "La arto labori kune". La renkontiĝo dum Arkones estis la
okazo ankaŭ interŝanĝi kelkajn opiniojn pri iuj E-aranĝojn, kiujn nia
interparolanto partoprenis en la postredakta periodo. La interparolon
antaŭas arkiva felietono el al ciklo "Ni invitas al Pollando", dediĉita al
la urbo Inowroclaw.

Merkrede, la 6-an de oktobro krom du sociaj temoj pri la familiaj infandomoj
kaj pri enketo rilata al handikapuloj en la pola socio aŭdiĝis interparolo
kun Istvan Ertl. Fine de septembro li partoprenis kaj la Interlingvistikajn
Studojn kaj pli postan Arkones. Estis do la okazo interparoli pri liaj
lekcitemoj, sed aldone pri E-libroj, E-revuoj kaj lia plurlingva familio.

Ĉe nia adreso: http://www.polskieradio.pl/eo konstante troviĝas ligoj al
niaj lastaj 10 elŝuteblaj E-elsendoj. Pro laboroj ligitaj kun la renovigo de
la portalo de la PR portempe ne eblas rekte aŭskulti niajn elsendojn.

Nia adreso por la paperaj leteroj kaj sendaĵoj estas: E-Redakcio de Pola
Radio, Al. Niepodleglosci 77/85, 00-977 Warszawa, Pollando. Sed ni memorigas
denove la retadresojn por viaj ĝisdataj reagoj kaj komentoj, kiu estas grava
kompenso de nia ĉiusemajna laboro. Ankaŭ pruvo pri la graveco de niaj
programoj por la tuta E-parolantaro: esperanto (ĉe) polskieradio.pl/eo
aŭ/kaj barbarinella (ĉe) gmail.com

La subtendonacojn eblas direkti al la konto ĉe UEA: vars-t.

Aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Aliĝu al la amika rondo de la
Esperantlingva Radiofonio !

Amike kaj kore, Esperanto Redakcio de Pola Radio

.



Relevant Pages

  • Pola Radio chi semajnfino
    ... Temas pri retrorigardo al la scienca konferenco okazinta ... Sabate en la sonmagazino "Esperanto Ekspreso" per niaj sonmaterialoj ... interparolas kun Katalin Kovacs. ... partneran al Roterdamo, unu el la plej belaj kaj atrakciaj urboj de ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Pola Radio semajnfine
    ... Danuta Leyk el Varsovio dividas kun ni la impresojn elportitajn post la ... Czeslaw Baranowski rakontos pri la atrakciajxoj de la ... ke tiu cxi urbo estas konsiderata la ... E-Redakcio de Pola Radio kaj ankaux rilatigi sin al ili. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Fin- kaj novjare kun Pola Radio
    ... Estimataj kaj Karaj, ... Malferma Tago en Rotterdamo ni interparolas kun d-ro Ulrich Lins, ... speciala gasto de la Tago pri liaj prezentitaj tiam prelegoj. ... kompreneble referencas trovigxante sojle la 2008-a jaro, ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Esperanto en romano verkita de eksa vic-cxefministro
    ... Walter Veltroni estis urbestro de Romo, ... partio, vic-cxefministro, ministro pri kulturaj havajxoj, ... "genia" direktoro de la tiama oficiala jxurnalo de la tiama itala komunista ... li igis ke kun la jxurnalo oni ricevu senpage la kristanajn ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Pola Radio, letero je 22 Oktobro
    ... Jen la aktuala programenhavo de niaj E-lingvaj programoj elŝuteblaj kaj ... la unusola regiona lingvo en nia lando. ... informojn pri la E-kursoj instruataj universitatnivele. ... opinioj de niaj geaŭskultantoj dependas la formo kaj enhavo de la E-elsendoj ...
    (soc.culture.esperanto)