Re: Duoblilo - la plej bona metodo por la entajpado de e-literoj en Vindozo



On Apr 13, 12:28 pm, "Anton Oberndorfer" <ald...@xxxxxx> wrote:
"Klivo Lendon" skribis:

tranŝkribi, diŝendi, diverŝpeca

Se vi en la memstara versio de la Duoblilo entajpas transSkribi, vi tuj
ricevas transskribi, same ĉe disSendi, diversSpeca.
(En la javaskripta versio la korekta rezulto de la entajpado aperas en la
"aparta fenestro".)

Neniu metodo por entajpi supersignojn superas elekteblan
senpaŝan klavon. Ĝi estas rapida kaj ne ĝenas nacilingvan
tajpadon.

Ĝis nun ankaŭ mi uzis tiun metodon. Ĝi estas bonega, sed la duobla
klavopremo estas eĉ pli bona.

Via metodo tre tre ĝenas nacilingvan tajpadon.

Simredo 4, plenfunkcia redaktilo, pezas nur 193 kilobajtojn
(307kb kun ĉiuj nacilingvaj klavaranĝoj).

Bonege ke vi faris tion. Sed temas pri redaktilo kun instalita klavarilo.
Duoblilo funkcias en ĉiuj vindozaj programoj.

Aaa, interese. Mi ne instalis, kaj tial ne sciis tion.

Mi konsilas ke vi rezignu pri la duobla-klavprema metodo
kaj adaptu la programon por la senpaŝa-klava metodo.

Samideane

Anton Oberndorferhttp://aldone.de

Eĉ pli samideane :-)

Klivo

.