Re: Meksiko aux Meksikio?



do kompreneble Mireille pravas kiam ŝi diras ke estas danĝere, kaj ĉefe senkiale reparoli pri etnoj en Francio, kiam ĉiuj jam forgesis ke iam estis etnoj.

Pasintece, en la "malnova kontinento" (Eŭropo kaj ĝiaj najbaraj landoj) ofte la nacioj konkeris etnojn por sin pliriĉigi. Hodiaŭ en tiu kontinento, estas preskaŭ inverse: la nacioj pli malpli kontraŭvole ricevas etnanojn el problemaj landoj, ĉu pro enlanda malriĉeco ĉu pro enlanda milito ĉu pro enlanda politika malakcepto.
Francio (kaj ne nur Francio) postulas ke tiaj etnanoj akceptu esti "franca civitano" do ne nur franciano sed ankaŭ "kvazaŭ franco" aŭ "franco".
Se mi komparu tiajn enmigrantajn franciaj etnanojn al la bretonoj, la ĉefa diferenco estas ke bretonoj (kiuj iam estis etno en Francio) vivas en francia geografia areo dum la enmigrantoj vivas en franciaj kvartaloj.
Se surstrate oni povis renkonti virinojn kun surkapa kufo, precipe en la 20-a jarcento, mi ne povas imagi knabinon en klasĉambro kun kufo sur sia kapo...la instruistoj probable kaj prave malpermesus tion.
Mireja



.