Re: Du lingvaj komentoj en alia forumo (flava kaj Portoriko)
- From: Eugen Fabian <eugen.fabian@xxxxxxxxx>
- Date: Sun, 28 Jun 2009 10:18:25 +0200
Tiguliano ha scritto:
Tonyo ha scritto:
http://forum.thefreedictionary.com/topics69_Esperanto.aspx
Estus bone ke vi de temp' al tempo kontribuu, ĉar ĝi ekzistis antaŭe
kaj oni poste forigis ĝin pro manko de uzo.
bone, mi iros kiam mi havos tempon
Tonyo: Dua demando: Komentante en la blogo de John Wells (
http://vortaro-blogo.blogspot.com/2009/06/portoriko.html ), mi
rimarkis ke simpla streketo povas konduki al malsama prononcado de la
sama konsonanto. Ekzemple, mi certas ke preskaŭ neeviteble mi
prononcus malsame la rojn en la tria silabo en Portoriko kaj Porto-
Riko. Laŭ la influo de mia denaska hispana, mi prononcus ĝin mole en
la unua vorto, kaj vibre en la dua. Same, mi prononcas malsame la jon
en Novjorko kaj Nov-Jorko; en la unua ĝi estus tre simila al i, kaj en
la dua iom pli proksima al ĵo. Ĉu okazus io simila al vi?
Tiguliano: tute ne. mi eĉ ne komprenas kial ĝi povas okazi ĉe vi. (kun streketo aŭ ne mi povas ilin prononci nur "porto-riko" kaj "nov-jorko". mia denaska lingvo estas la itala.
Mi prononcas preskaŭ same la du variantojn, Novjorko kaj Nov-Jorko.
Eble la lastan mi prononcas iomete malpli rapide. Se mia edzino estus hispana
eble mi povus malkovri la miraklojn kiuj okazas en hispana buŝo... Tio pensigas
min al la transformo de la vokalo E en rusa buŝo. Ĝi fariĝas aŭtomate JE.
Sed tiu miraklo okazas nur en rusa buŝo. (ĉu ankaŭ bulgara?)Kvankam mi studis
la rusan lingvon, mi ne ĵurus ke mi kapablas ĉiufoje reprodukti tiun miraklon. :-)
Eugenio
Vin salutas kaj aŭguras bonan dimanĉon al ĉiuj sceanoj.
.
- Follow-Ups:
- References:
- Du lingvaj komentoj en alia forumo (flava kaj Portoriko)
- From: Tonyo
- Re: Du lingvaj komentoj en alia forumo (flava kaj Portoriko)
- From: Tiguliano
- Du lingvaj komentoj en alia forumo (flava kaj Portoriko)
- Prev by Date: Meksiko: Uzi alian formon tute malrekomendindas
- Next by Date: Re: Meksiko aux Meksikio?
- Previous by thread: Re: Du lingvaj komentoj en alia forumo (flava kaj Portoriko)
- Next by thread: Re: Du lingvaj komentoj en alia forumo (flava kaj Portoriko)
- Index(es):