Re: Meksiko aux Meksikio?



Pardonu ke mi revenas, estis tro da konfuzo en iu interŝanĝon:
Tiri frazon el ĝia kunteksto implikas kaj ne permesas la komprenon.

Giuseppe respondis al frazo de Sergio ekstrakta de ĝia kunteksto.

(Sergio skribis pri la franca vorto "français"):
>>>> Tio estus tute normala, se tiu vorto ne iĝus misuzata
>>>> por la ĉefetno de la lando.

(respondis Petro):
>>> Neniu kapablas difini "cxefetnon" de Francio. Gxi estas sensenca
ideologia koncepto.

(respondis Giuseppe):
Certe oni povas difini la "ĉefetnon" de Francujo; ĉu tiu koncepto estas utila aŭ ne, tio estas alia demando. Sed la ideo, ke iu lingvo "misuzas" vortojn, ŝajnas al mi plene freneza.

Ĉu iu povas citi libron de fidinda lingvisto uzanta konceptojn kiel "misuzata vorto", "malracia lingvo", "okcidenta abheracio", "lingvo A pli aŭ malpli preciza/riĉa/logika ol alia lingvo B", ktp. ktp.?

Jen la kunteksto mankanta:
-------
Sergio skribis:

Etimologie "Français" efektive estas "franciano" (aŭ, pli ĝuste,
"frankiano"):

Franc -> la France -> un Français
franko -> Frankio -> Frankiano

Tio estus tute normala, se tiu vorto ne iĝus misuzata por la ĉefetno
de la lando. La problemo konsistas en tio, ke tiu jura ideo estas
malagnosko de la ceteraj etnoj franciaj.

En Esperanto eblas diri:
la tatara estas unu el la rusiaj lingvoj
la rusa estas unu el la rusiaj lingvoj

la bretona estas unu el la franciaj lingvoj
la franca estas unu el la franciaj lingvoj.

Sed france tio estus tute diskriminacia: kion signifus
"Grammaire francaise"? Ĉu tio povus esti gramatiko de la bretona?
------

Temis pri la vorto franca "français" kiun oni devas esperantigi laŭ ĝia signifo en ĝia kunteksto do laŭkaze:
franco, franca, francia, franciano, franceca, francaĵo k.t.p... do eviti senpripense ĉiam uzi la simplajn vortetojn "franca" aŭ "franco", kiel oni faras en la franca lingvo per la sola vorto "français".
Tiel mi komprenis la Sergian skribaĵon sed mi povas erari des pli ke tro supraĵe venas mi ĉi tie legi.

Tutcerte ne lingvo misuzas vortojn sed homoj povas misuzi vortojn.
Mireja
PS:
Mi ne konsentas kun Sergio kiam li konsideras ke franciajn etnojn la ŝtato provis sufokigi. Tia penso estas al mi (kaj ne nur al mi) ĝermo de malpaco do mi klare reagas.
.



Relevant Pages

  • Re: Chu ebla transiro de SCE al Google-grupoj?
    ... dependas de la kapricoj kaj financa sorto de unuopaj komercaj kompanioj. ... oni povas atingi la reton tra alia kompanio. ... Versxajne tio veras. ... Temas ankaŭ pri psikologiaĵoj kiel la prezento. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Mi NE vochdonos (pri change.org)
    ... ol proponi la instruadon de la lingvo Esperanto en lernejoj oni ... 1- ke Esperanto estas lingvo kiu portas neniun ideologion. ... Por tio oni devas unuiĝi pri difinoj de la nocioj "lingvo" kaj ... nur per tio. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Chomsky: Esperanto ne estas lingvo...
    ... Oni povas iel kompari ... La tuta vortumo estas "disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Kiel impresas vin rusa lingvo?
    ... /"Mi estas ruslingvano kaj certe estas interese por mi ekscii kion vi ... vi povas ricevi falsan pritakson pri la rusa lingvo. ... Ekzistas ankau esceptoj, ekz. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: BBC kredas, ke netroveblas denaskaj parolantoj de E-o
    ... ajn lingvon *unue* ne konsistigas denaskan akiron de tiu lingvo. ... Tio povas ... okazi nur inter aliaj infanoj en vivanta parolkomunumo. ...
    (soc.culture.esperanto)