Re: Meksiko aux Meksikio?



Sergio:

mi certas ke miaj kuzoj restintaj en
Uzbekio kaj iĝintaj uzbekiaj civitanoj (sen ricevi la rusian
civitanecon) plu sentas sin rusoj (kaj tiel estas perceptataj de la
uzbekoj: "rusaj uzbekianoj"; tio estas same normala, kiel "uzbeka
uzbekiano").

Tute ĝuste, sed dirite per frape ruseca stilo. En pli internacia E-o oni
priskribus ilin "rusdevenaj kaj uzbekdevenaj uzbekoj" aŭ, pli moderne,
"etne rusaj kaj etne uzbekaj uzbekoj".

[Petro:]

Sed "Français" ja tre bone povas havi, cxar havas, la sencon "homo de
franca nacieco", jure egalan je "franca civitano". Almenaux gxis nun.

Kiam la baledestro _Victor Marius Alphonse Petipa_ iĝis rusiano _Мариус
Иванович Петипа_ -- ĉu li ĉesis esti franco?

Kiurilate?

Tio estus tute normala, se tiu vorto ne iĝus misuzata por la ĉefetno
de la lando.

Neniu kapablas difini "cxefetnon" de Francio. Gxi estas sensenca
ideologia koncepto.

Certe oni povas difini la "ĉefetnon" de Francujo; ĉu tiu koncepto estas
utila aŭ ne, tio estas alia demando. Sed la ideo, ke iu lingvo "misuzas"
vortojn, ŝajnas al mi plene freneza.

Ĉu iu povas citi libron de fidinda lingvisto uzanta konceptojn kiel
"misuzata vorto", "malracia lingvo", "okcidenta abheracio", "lingvo A pli
aŭ malpli preciza/riĉa/logika ol alia lingvo B", ktp. ktp.?
.