Re: Meksiko aux Meksikio?
- From: Sergio <sergio.pokrovskij@xxxxxxxxx>
- Date: Wed, 24 Jun 2009 20:53:01 -0700 (PDT)
---- Petro:
[...]
En 1515-a jaro, la Parlamento de Parizo publikigis decidon, kiu
precizigis la kondicxojn, laux kiuj la filo de eksterlandano
instalita en Francio kaj mem instalita en Francio kun la deziro
resti tie povis farigxi _franco_; ne "franco de tia aux tia
nacieco", sed simple _franco_. La nocio "franca civitano" tiam ecx
ne estis pensebla.
Tio nur pruvas, ke la jura lingvaĵo franca estas tute malpreciza.
Ne, sed tio eble signifas, ke franca fakto ne estas rusa fakto. :-)
La fakto franca estas simpla kaj preciza:
Ĝi estas konfuza, ĉar ĝi konfuzas etnon kun ŝtataneco. Kaj pretendas
ignori la diferencon (pro ideologiaj motivoj).
Franco estas franca civitano kaj franca civitano estas franco. Ne
temas pri "konfuzo" sed pri identeco.
Etimologie "Français" efektive estas "franciano" (aŭ, pli ĝuste,
"frankiano"):
Franc -> la France -> un Français
franko -> Frankio -> Frankiano
Tio estus tute normala, se tiu vorto ne iĝus misuzata por la ĉefetno
de la lando. La problemo konsistas en tio, ke tiu jura ideo estas
malagnosko de la ceteraj etnoj franciaj.
En Esperanto eblas diri:
la tatara estas unu el la rusiaj lingvoj
la rusa estas unu el la rusiaj lingvoj
la bretona estas unu el la franciaj lingvoj
la franca estas unu el la franciaj lingvoj.
Sed france tio estus tute diskriminacia: kion signifus
"Grammaire francaise"? Ĉu tio povus esti gramatiko de la bretona?
Jam Montesquieu rimarkis tiun francan egocentrismon ("Comment peut-on
être persan?"): "La natura homo" estas franco, eĉ pli specife,
parizano; la ceteraj estas iaj devioj de la normo, pli aŭ malpli
barbaraj. Se oni estas "Français" (franciano), oni parolu "le
Français", (la francan); lernu, pensu, sin vestu kiel "un Français"
(franco). Tre oportuna maniero por sufoki malĉefajn etnojn
prezentante sin progresema, liberala kaj grandanima.
[...]
Ha jes, ekzistis abomenajxo nomita "indigxena statuso", do ekzistis
"francoj de indigxena statuso", duarangaj landanoj en sia propra
lando. Tio kauxzis militon kaj disigxon.
La plej granda parto de la rusiaj gaso kaj nafto situas ĉirkaŭ la
Tumena regiono, kies indiĝenaj popoloj estas ĥantoj kaj mansoj (du
suomugraj etnoj). Estas 28600 ĥantoj; estas 11400 mansoj (laŭ la
censo de la 2002a jaro; oni rajtas sin deklari ajna etnano, eĉ
esperantisto aŭ hobito, aŭ diri nenion).
Da rusoj en tiu teritorio estas ĉirkaŭ miliono. Ne rusoj bezonas tie
protekton kaj la statuson de indiĝena popolo, tio estas la privilegio
de la malgrandaj popoloj, kiuj senspure malaperus sen tia protekto.
Tutcerte la 40 mil ĥanoj kaj mansoj neniam prezentis militan defion
por la rusoj (fakte, la indiĝenaj popoloj historie estis ankoraŭ
malpli multenombraj; duoble malpli en la jaro 1939a).
Interalie, la vorto "mamuto" ŝajne devenas el la mansa lingvo:
la mansa "mang ont" (tera korno) => la rusa "mamont" => la okcidenta
"mammoth".
--
Sergio
.
- Follow-Ups:
- Re: Meksiko aux Meksikio?
- From: mireille.corobu
- Re: Meksiko aux Meksikio?
- From: pierre.levy
- Re: Meksiko aux Meksikio?
- References:
- Meksiko aux Meksikio?
- From: Sperans
- Re: Meksiko aux Meksikio?
- From: Andreas Kueck
- Re: Meksiko aux Meksikio?
- From: Bertilo Wennergren
- Re: Meksiko aux Meksikio?
- From: pierre.levy
- Re: Meksiko aux Meksikio?
- From: Eugen Fabian
- Re: Meksiko aux Meksikio?
- From: Sergio
- Re: Meksiko aux Meksikio?
- From: pierre.levy
- Re: Meksiko aux Meksikio?
- From: Sergio
- Re: Meksiko aux Meksikio?
- From: pierre.levy
- Meksiko aux Meksikio?
- Prev by Date: SOARE, CUVÂNT DACIC, NU ROMAN.MINCIUNI GROSOLANE ÎN LINGVISTICĂ.
- Next by Date: Emile Grosjean-Maupin
- Previous by thread: Re: Meksiko aux Meksikio?
- Next by thread: Re: Meksiko aux Meksikio?
- Index(es):
Relevant Pages
|