Pri la tertremo
- From: eugen.fabian@xxxxxxxxx
- Date: Tue, 9 Jun 2009 11:13:11 -0700 (PDT)
Studento rakontas:
.........................................
Knaboj, bedaŭrinde mi persone spertis ĉi tiun travivaĵon. Feliĉe mi
estas ĉi tie, tute viva, kaj mi povas rakonti ĝin. De kiam mia
korknabino studas en Aquila, okazas ofte ke mi restas tie por dormi.
Ŝi loĝis en la historia centro en strateto proksime al placo San
Pietro (42°21'10.50" N-13°23'44.25" E) kie ĉiuj loĝejoj estis tre
maljunaj. Malgraŭ la fakto ke la teritorio kie mi loĝas estas
konsiderata tre danĝera koncerne tertremon, (ankaŭ se okazis malfortaj
tertremoj kiam mi naskiĝis), mi envere neniam spertis tertremon.
Sekve, dimanĉ-vespere kiam je la 11-11.30 dum mallonga teroskuiĝo, mi
vere maltrakviliĝis, ankaŭ se ĉiuj knabinoj kiuj estis kun mi, diris
ke ili jam alkutimiĝis de monatoj al tiaj teroskuiĝoj. Poste ni
enlitiĝis kaj provis dormi, sed mi ne povis fermi la okulojn, ankaŭ se
la tertremetoj kiuj sekvis ne estis gravaj... Je la tria kaj duono,
improvize, forta skuo dancigis la tutan domon. Aŭdiĝis bruego simila
al rultondro kiu longe daŭris kaj samtempe alia forta bruo kvazaŭ ĉio
devus disfali en pecojn. Mi preskaŭ ne kredis. Mi ne volis kredi ke
estas vere, sed mi faris ĉion por fuĝi el tiu ĉambro, el tiu domo.
Sekundon post la komenco de la skuego mi jam estis ekster la lito. Mia
korknabino provis kaŝiĝi sub la liton sed mi vokis ŝin por ke ŝi venu
kun mi sub la pordon. Dumtempe mi aŭdis ke ĉio disfalas. Aŭdiĝis
fortegaj bruoj en- kaj ekster-dome. Komencis defali morter-pecoj kaj
kalkotavoloj. En tiu momento mi pensis ke baldaŭ falos ĉio kaj mi
mortos kaj tamen mi ne volis kredi, mi fartis tiel bone, mi estis tiel
viva. Nur la sola penso ke dum momento ĉio povas estingiĝi, terurigis
min. La tero komencis ĉesi la tremadon. Mi prenas la manon de mia
amikino, la jakojn de la vestopendigilo kaj ni iras tuj al la pordo de
la loĝejo.
Samtempe alvenas ankaŭ la aliaj kunloĝantinoj de la loĝejo. Mi provas
malfermi la pordon sed ĝi estas blokita, ĝi ne malfermiĝas. Mi prenas
la anson kaj mi piedbatas la pordon ĝis kiam mi sukcesas
malfermi ĝin. Mi devigas min resti penskapabla sed la panikemo estas
kontaĝa. La aliaj knabinoj kriegis:"via via fuoriii" (Ek ek eksteren!)
Elirinte ni vidas ke traboj de la tegmento, kun multe da cementpecoj
kaj kalkotavoloj estis falintaj sur la ŝtuparon. Falis la tegmento aŭ
parto de ĝi. Ni kuras tuj sur la ŝtuparo kiu laŭŝajne rezistis al la
tertremo. Ni estis ĉiuj senŝue; la unuaj pecoj de morterruboj kiujn ni
surtretis dolorigis niajn piedojn sed ni apenaŭ atentis tiujn
detalojn. La tero refoje tremas sed ni estas tiel proksime al la
elirejo kaj al la saviĝo ke ni ne volas forlasi la esperon. Ni kuras
kaj ni alvenas al la pordego. Ankaŭ tiu estas blokita. Al mi restis en
memoro la sekva bildo: Serio de manoj, la manoj de kvar knabinoj kiuj
malespere provas malfermi la dompordon. Aldoniĝas ankaŭ miaj manoj kaj
ni fortostreĉas. Ĝi komencas moviĝi, mi enmetas fingron kaj mi
sukcesas malfermi ĝin tiom kiom sufiĉas por eliri. Nun mankas
malmulte. Ni devas kuri ĉirkaŭ 50 metrojn por alveni al la placo San
Pietro kaj senti nin en sekureco.Mi atendus trovi ĉion ajn krom tio
kion mi vidas: jen nenio. Estis ĉio tute blanka, Polvo tiel densa ke
oni ne povis vidi ĝis 2 metra distanco. Mi ne povis vidi ĉu la domo
antaŭ mi staras ankoraŭ aŭ ĝi estis falinta. La strateto estis plena
de ruineroj. Ŝajnas ke ĉio falis teren. Ni iras plej rapide kiel eble.
Ni piediras sur ŝtonoj. Dekstre kaj maldekstre falas konstruaĵeroj,
ferpecoj...Tie kaj tie oni tretas ion molan. (al mi plaĉus kredi ke ne
temas pri personoj) Ĉirkaŭe oni aŭdas kriegojn el ekster kaj el sub la
ruinoj. Ni estis inter la unuaj kiuj alvenis al la placo. Ni fine
estis en sekureco. Ni ĉiuj 5 forte brakumis unualian. Komencas alveni
aliaj. Estas knabo kun detruita kruro, personoj kiuj kriegas, kiuj
ploras, kiuj mortas... Ni restis tie dum ripetiĝantaj terskuegoj ĝis
horon antaŭ krepusko, kiam alvenis la unua helpa taĉmento kaj oni
diris al ni ke ni fuĝu al placo "Piazza d'armi"...
Mi dankas la ĉielon ke mi elvenis viva kune kun la mia korknabino kaj
miaj amikinoj. Ĉiel ajn mi havas grandan malĝojon en la koro por tiuj
kiuj travivis la saman teruron kiel mi sed ili ne sukcesis transvivi
la danĝeron. Mi ne kredas esti pli meritplena ol ili sed la destino
decidis tiel.
...................................
Tradukis Eugenio
.
- Prev by Date: Re: stranga songo pri Zamenhof
- Next by Date: Re: stranga songo pri Zamenhof
- Previous by thread: La
- Next by thread: Europa Balotado: E-D-E en Oceanio
- Index(es):
Relevant Pages
|