Re: Pri la gramatika sekso



Sergio skribis:

Efektive, mi unue ekpensis pri io simila al
"vieilles gens bons", kaj ne rimarkis ke
"jeunes" ne plu montras la genron. Nu, jen
,----
| Et faire savoir à la rumeur commune. Qu'il y a des Bretons sur cette
| terre. Il y a sur cette terre un beau pays. De BONNES gens COURAGEUX
| y vivent ...
`---- http://site.voila.fr/kalon.plouha/Gkan.htm

Jean Hennebert
- Jes, tio estas interesa kaj tikla ekzemplo, ĉar
"de bonnes gens" kaj "des gens courageux" ambaŭ estas ĝustaj.
Tio pruvas ĉefe, ke estas multe da mallogikaĵoj en naciaj lingvoj, sed tion ni jam sciis.

Mi ne vidas tie mallogikaĵon: oni devas konsideri "bonnes gens" kiel tuto, kiel esprimo same kiel "clair de lune" devas esti legita kiel tuto do kiel esprimo.

Koncerne la esprimon "de bonnes gens courageux",
mi unue rimarkas ke vi trovis ĝin en poezia teksto.
Mi mem forte hezitus skribi aŭ eĉ diri ĝin, pro la evidenta kontrasto inter la ingenra "bonnes" kaj la virgenra "courageux".
Mi preferus elturniĝi pere de
"de bonnes personnes courageuses",
aŭ "de braves gens courageux".

La esprimo "bonnes gens courageux" estas al mi same familiara kiel "braves gens courageux".
Eĉ mi preferas la unuan ĉar en la dua la proksimeco de "braves" kaj "courageux" ĝenas.

Tiu lasta eblas, ĉar kiam temas pri pluralo, tute malaperas la genra kontrasto inter artikolo kaj adjektivo.

Ankaŭ "bonnes gens courageux" estas tute normala esprimo en la franca lingvo.
Mireja
.



Relevant Pages

  • Re: Vavo en Litovio
    ... Tio estas ege misgvida, ĉar en multegaj lingvoj "ve" estas la nomo ... Jes, mi menciis ĉi tion en mia Leksikono ... Mi aldonu ke en Jida la litero vav indikas la vokalon U (kaj O), ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Nomu 5 famajn esperantistojn!
    ... Tio estas tradicio de kristanoj romkatolikaj kaj ortodoksaj. ... La protestantoj tamen abomenas la gesanktulojn, ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: "Pixel" en Esperanto
    ... Cxu la vorto "pikselo" estas uzebla en cxiuj okazoj kiujn kovras ... oni jes bezonas terminon por "rastrumo". ... kaj unueca kaj sistemo termino ne estas establita: ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Libereco de parolo.
    ... sed fakte ne gravas gia realeco. ... Germanujo vere havas neracian kaj nesanan tabuon pri la nazia teroro. ... Ekzemple dum jardekoj la ... Jes, temas pri mito, socia konstruo, kies signifon ne klarigas la faktaj ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Kio estas vana por rusoj?
    ... Marko Rauhamaa: ... Cxu vi havas kvin spesojn? ... Jes, mi havas. ... Kaj mi metos. ...
    (soc.culture.esperanto)