Re: Spiegel.de pri planlingvoj



On Nov 26, 10:41 am, Daniel Pfeiffer <occi...@xxxxxxxxxxxxx> wrote:
http://einestages.spiegel.de/static/topicalbumbackground/3182/_nuqdaq...

La artikolo estas ĝenerale afabla, ankaŭ al Esperanto.  Tamen ĝi citas
optimisman takson de pleje 10 milionoj da parolantoj, kiu ne malhelpas
eksciton pri "forte kreskanta klingona" kun dekmiloj da parolantoj :-(

Ĝi havas tradukon de la "Patro nia" en diversaj lingvoj.  Mi jam plendis pri
tajperaro "konduktu" transprenita de prayer.su, kie mi ankaŭ jam rimarkigis
tion.  Krome temas pri mallongigita versio.

Ja estas neeble, ĉe mi, kredi ke ekzistas "miloj" da klingono-lingvaj
"parolantoj". Eĉ Wikipedia diras ke la kvanto da parolantoj estas "ne
konata" kaj ke nur 12 personoj ĝin parolas flue en 1996 ... ĉu mi
tradormis la pasintajn dudek jarojn kaj mankis eksplodon ian da
klingon-lingvan interesiĝon amasan? Mi dubas ...

rB
.