Re: Kiel traduki la vorton "glamour" en Esperanto kaj el la Franca?



Mi tradukis la anglan "glamour" en la franca per Google, inter
tradukoj ne estis formo "glamour"
Chu ghi ne estas franca vorto? (eble fremda por francoj)

Nikolao Mihajlenko
http://mi.anihost.ru

Mi malkovris la vorton nur danke al vi ĉar antaŭe mi neniam renkontis tiun vorton.

Tamen ĝi estas en francaj vortaroj ĉar post kontrolo per mia "MediaDico" (vortaro instalita en mia komputilo) mi legas:
-----
Glamour
(nom masculin)
Terme anglais signifiant "séduction", sensualité
Servait pour qualifier le comportement et l'apparence des vedettes de cinéma hollywoodien.
-----
Mia traduko:
Angladevena vorto kiu signifas "logeco", erotikeco
Ĝi estis uzata por montri la sintenon kaj la aspekton de la "Hollywoodi-aj" kinefamuloj.
-----
Ĝi certe ne estas origine franca vorto, tamen povas esti ke ĝi estas ofte uzata en certaj francaj "rondoj". Mi ne scias ĉar mi ne apartenas al tiaj rondoj.

Kion plu diri pri tiu vorto? Ĝi sonas bele! ;-) des pli ke en rapida parolado oni aŭdos nur la francan "amour" :-)
Mireja
PS:
Hodiaŭ mi sekvis televidile la "Trophée Eric Bompard", internacia fama renkontiĝo, ŝtupo por la ISU (International Skating Union), kiu estis tre bela prezentado de la sporta glitarto en Bercy.
Pluraj estis vere "sublimes" (vorto kiun mi ne povas traduki Esperante) sed aparte unu paro prezentis komponaĵon tre erotikan. Se la franca vorto "glamour" estus ĝuste uzita kiel mi volus (ne scias mi ĉar mi neniam renkontis ĝin rekte) mi dirus france "ils sont glamour!" alidire "leur prestation est vraiment érotique!".
.



Relevant Pages

  • Re: Kiel vi spertas la krizon?
    ... respondeco de Klintono estas minimuma. ... La maldekstrismanojn agacis tio, ke ... Kiom temas pri la bonfarto de la ekonomio dum la rego de Clinton, estis ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Kio estas "ekzakta"?
    ... "preciza", evidente sub etnolingva influo. ... Tio estas evitinda: se tia senzorga uzo igxus kutima, ... Se la vorto "ekzakta" mirakle malaperus, ... En tiu senco la vorto "preciza" estas pli baza, kaj ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Esperantisto arestita en Minsko
    ... 04 09) estas dedicxita al la raporto de juna jxurnalisto, kiu estis ... malliberigita dum 15 tagoj en via lando pro la sama kialo. ... kuragxu kaj davxre raportu pri la situacio en via ... Nun li estas for, en urbo Jodino, sed ni pri li memoras ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Esperantisto arestita en Minsko
    ... Tie cio estas guste skribita. ... ke dum la elektoj kaj la ... postelekta semajno estis multegaj arestoj de aktivuloj kaj al homoj ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Nombro da esperanto-parolantoj (ankorauxfoje)
    ... >> Se la karaktero de la Esperanta movado similas al ... > Shajnas ke la UK ja estas granda arangho, ... Sed tio estis hotelestro en Vilniuso, ... Next by Date: ...
    (soc.culture.esperanto)