La Muzeo de Nikolao Roerich nun ankaŭ en Esperanto!
- From: edewicz@xxxxxxxxx
- Date: Wed, 28 May 2008 14:17:25 -0700 (PDT)
Karaj geamikoj,
En "Kontakto" numero 219 (2007:3) aperis artikolo pri la granda rusa
pentristo, filozofo kaj pacfaranto, Nikolao Roerich. Kun plezuro mi
informas vin, ke la retejo de la Muzeo de Nikolao Roerich en Nov-Jorko
estas nun ankaŭ en Esperanto! Iru al
www.roerich.org
La Esperanta versio aldoniĝis kiel sepa al la ĝis nun ekzistintaj
angla, franca, germana, hispana, pola kaj rusa. Por legi ĝin unue
alklaku la butonon "about the Museum", "info" aŭ "Nicholas Roerich -
biography", kaj poste la butonon "Esperanto". Legu la tri
esperantlingvajn tekstojn kaj ĝuu la pentraĵojn ("paintings") de
Roerich. Vi povas ankaŭ viziti la gastlibron kaj esprimi vian opinion
pri la pentraĵoj.
Eĉjo
.
- Prev by Date: La lingva problemo en la piedpilka sporto
- Next by Date: Re: La lingva problemo en la piedpilka sporto
- Previous by thread: La lingva problemo en la piedpilka sporto
- Next by thread: Sundgau, en Francio
- Index(es):