Re: Etna kuirado kaj receptoj



On May 15, 11:54 pm, Mireille Corobu <mncor...@xxxxxxxxxxx> wrote:
Ĉu vi kuiras?

Bonvolu transdoni al mi la plenan recepton (aŭ Esperantan tradukon aŭ
la originalan tekston) de via plej ŝatata loka aŭ etna specialaĵo!
Bonvolu inkluzivi la neprajn detalojn por iu, kiu neniam preparis nek
manĝis ĝin antaŭe.

Mi ŝatus provi kaj gustumi ĝin en mia hejma kuirejo!

Sonja Elen Kisa

Saluton,
mi povas proponi al vi recepton de mia preferata kaj plej sukcesa kuko.
Tiu de tre bona pomtorto.

Mi bezonas:
* faruno blanka
* 1 ovo
* 125 g da butero kiun vi zorge eligis el la fridujo por ke ĝi estu mola.
* akvo
* 10/11 pomoj (ekster la pomsezono mi aĉetas "kanadajn pomojn")
* torta muldilo, ĝi estas ronda kaj ne profonda.

Mi pretigas la paston kaj la pomkompoton en la antaŭa vespero de la
frandiĝo.

Por la kompoto:
6/7 pomoj
En kaserolo mi metas la senŝeligitajn kaj sengrajnigitajn kvaronajn
pompecojn kun supkulero da akvo kaj da olivoleo. La kuirado ne devas tro
daŭri: ekde kiam per forketo vi povas dispremi la pompecojn vi povas
haltigi la kuiradon.

Por la pasto:
en profunda ujo mi ĵetas la farunon (5/6/7 supkulerojn da?), pretigas
puton en kiun mi metas la ovon, la buteron dispecetigitan kube per
tranĉilo (~ 1cm por la latero de la kuboj) kaj iom da akvo (supkulerego?
laŭbezone oni povos aldoni pluan).

Per elligna kulero mi komencas kirli la tuton. Baldaŭ ne estas facile
daŭrigi per la kulero do mi knedas mane per miaj dek fingroj ĝis akiri
paston preskaŭ homogena (foje restas la spurojn de la butero), ne tro
mola, ne tro malmola, tamen ne likva kaj ne solida...). El ĝi mi formas
bulon kaj kovras ĝin per telero por nokta ripozo.
De la aspekto mi scias ĉu mi sukcesis la paston kaj ankaŭ de la odoro!

En la sekva mateno, premante per malplena vitra botelo, mi sternas la
paston ĝis akiri platan rondaĵon iomete pli granda ol la fundo de la
tortmuldilo. La platigitan paston mi metas en la muldilo. Sur ĝin mi
disvolvas la pomkompoton kaj bele aranĝas lunarkajn pecetojn da krudaj
pomoj detranĉitajn el la 4/5 restantaj pomoj.

Kaj tuj al la bakujo varmigita je 200 gradoj celsiaj! por 45 minutoj de
kuirado. Hm! prefere oni rigardu al la rezulto en la bakujo kaj haltigu
la kuiradon kiam la aspekto ekfariĝas tro rostita ;-).
Sukceson al vi, por fari tiun pomtorton, deziras
Mireja

Saluton,

dankon pro la recepto, sciu ke ekzistas la grupo
kuirarto@xxxxxxxxxxxxxxx,
aligxu kaj sendu viajn receptojn !

Kuirarte, Nikolao
.