Re: Kion vi faros chi-somere? Mi perlaboros...



Michel Legare <csbsprime@xxxxxxxxxxxxxx>:

On 2008-05-14 22:18:35 -0400, Marko Rauhamaa <marko@xxxxxxxxxx> said:

Kio al vi malplaĉas aŭ plaĉas en la mesaĝo de Korano?

La citaĵojn kiuj permesas al la terorismaj ideologioj (ofte
ellaboritaj de universitatanoj kiuj devus teorie esti pli kritikemaj
ol la aliaj) masakrojn je la nomo de la tiel dirita "justeco". Sed
ankaŭ la citaĵojn kies interpreto permesas ŝtonumadon kaj
sekso-stumpigon.

Do bonvolu citi ilin. Mi unufoje legis Koranon, kaj ĝi enhavas preskaŭ
neniom da punordonoj.

Korano enhavas multajn temojn. Mi memoras jenajn:

* Emfazo de Dio kiel absoluta majestulo, ĉionpovanto, ĉionscianto, kiu
samtempe estas kompatema al la homoj.

* Idealigado de bona familia vivo kaj multa seksumado.

* Forta rekomendo de pardono super venĝo.

* Kondamnado de fitraktado de virinoj. Emfazado de virinoj kiel homoj,
kiuj meritas duonon el la valoro de viro (anstataŭ nulo).

* Instigo al militado por la religia movado (kaj kolero pri la
nemilitemo de la kredantoj).

* Imponiĝo pri la rakonto de Moseo. Korano rerakontas ĝin multfoje.
Mahometo sendube sentis, ke li estas la Moseo de la araboj — kaj la
araboj estas egale perfidemaj kiel la hebreoj en la dezerto.

Korano estas plena de aludoj al Biblio. Oni ne povas kompreni Koranon,
se oni ne bone konas Biblion.

Korolarie, mi tute ne kredas ke ĉiuj religiaj libroj estas
egalvaloraj. La korana tradicio ne naskis la homajn rajtojn. Laŭ la
francdevena literatura kritikisto René Girard, la zorgo pri la viktimo
(kiu, interalie, fondas la homajn rajtojn) estas historia novaĵo de la
malnova literaturo juda kaj kristana. Ne de aliaj.

Kompato estas grava parto de homeco en ĉiuj kulturoj, ĉar ĝi estas en
nia fiziologio. Tamen estas vere, ke kelkaj kulturoj kaj ideologioj
emfazas ĝin pli ol aliaj. Kaj estas vere, ke kristismo levis kompaton
(almenaŭ teorie) en la absolute plej gravan staton en la etiko.

Korano emfazas la kompaton de Dio kaj preferas pardonon al venĝo.

Male la juda Torao estas etike naŭza. Ĝi postulas rasismon, gentmurdon,
kruelan mortpunon (ekzemple ĝuste ŝtonadon), netoleremon al aliaj
religioj ktp. Judaj ekstremismanoj ankoraŭ kredas al tiuj idealoj. (Per
ĉi tio mi ne celas ataki kontraŭ judismo: mi estas kristano, kaj la
Torao estas parto de ankaŭ la kristisma Biblio).

Estas malfacile diri, ĉu kristismo inspiris la modernan, nereligian
ideologion, klerigadon. Klerigado sendube kastris kristismon, tiel ke la
okcidentaj kristanoj ĝenerale ne aŭdacas laŭte esprimi opiniojn
kontraŭajn al klerigado, kvankam klerigado eĉ anstataŭis dian
aŭtoritaton per la homo.

En kristanismo estas multe da interpretado-metodoj. Fundamentalismo
(same kiel sia inverso, la liberala ekzegezo) ne estas la normiga
maniero interpreti la kristanajn tekstojn en katolikismo,
anglikanismo, luterisme, ktp. Fundamentalismo estas kvazaŭ sekto (laŭ
la sociologia signifo) laŭ la oficiala kristanismo. Bedaŭrinde,
fundamentalismo estas normiga en Islamo, kie la ne-fundamentalistoj
estas persekutataj.

Ankaŭ Islamo estas plena de branĉoj kaj filozofioj. Fundamentismo estas
fenomeno relative nova en la grandaj religioj de la mondo.

Vi estas prava, ke la kruelaj, militemaj, junaj versioj de Islamo subite
fariĝis gravaj, minacaj ideologioj en la tuta Islamujo. Tamen mi aŭdacas
diri, ke tiuj ideologioj apenaŭ iel baziĝas sur Koranon.


Marko
.



Relevant Pages

  • Re: Kion vi faros chi-somere? Mi perlaboros...
    ... Korano mem, kiun mi mem legis. ... povas esti interesaj sed ne rekte pruvas al mi ion pri Korano. ... Aliflanke Korano ne sole difinas Islamon, ĝuste kiel judismo havas ... Talmud-on kaj kristismo eksterbiblian doktrinon. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Kartvela frenezeco
    ... prezento de la eventoj kaj la ideologioj tre porfitas el tio... ... Siatempe cxe la eforio de "demokratiaj" ideoj en Rusio, ... Sed por kompreni la homojn kiuj ... Kaj la Okcidentaj ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Ne angla, ne laboro
    ... rajtojn, ili ja dekomence ekzistas. ... en kiuj partoprenis "la okcidento" estis ... entreprenitaj en la nomo de la humaneco kaj kompato. ... Zigfrid Krakauer klarigis 1927 en sia eseo "La ornamajo de la amaso", kiel ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Eurolingue: nova planlingvo por europ-lingvanoj kaj europ-unianoj
    ... > konsekvence kiel la hungara. ... Lau mi la Esperanta akuzativo estas pli ... la prepozicio "te" estas uzata kiam la rekta objekto estas homo au ... Tiu metodo permesas flekseblecon de la subjekta kaj objektaj ...
    (soc.culture.esperanto)
  • La papo vizitos Konstantinopolon.
    ... vizito celas la ekumenon inter katolikoj kaj ortodoksuloj. ... la papo jam ekzercis la Krucmontan [Berlina kvartalo kun multaj ... La trorapida korekto de la origina vortigo malkaŝas, kiel granda devas ... pli bone siajn vortojn! ...
    (soc.culture.esperanto)