Re: Kion vi faros cxi-somere? Venu al NASK!
- From: "Dario Rodriguez" <spamo_ne@xxxxxxxx>
- Date: Mon, 12 May 2008 19:34:12 +0200
Bedaurinde la kontroloj en aerhavenoj farighis vere ghenaj ech en
Europo. Oni devigas forpreni la surtutojn kaj la jakojn, ankau la
shuojn. En la bagajho portata che la pasaghera kabino estas tute
malpermesate porti likvajhojn au kremojn (ekze. dentkremo), nur oni
permesas porti tion en ujoj maksimume je 100 mililitroj ene de
travidebla saketo je maksimuma 1 litra kapablo. Antaunelonge hispana
aer-veturanto plendis ke oni forprenis al li duonuzitan ujon je
dentkremo, vershajne restante malpli ol tiuj permesataj 100 ml. Oni
malpermesas porti botelon de akvo por trinki.
Krome, en Hispanio la kontrolantoj plejparte apartenas al privataj
sekurec-entreprenoj: ofte ili estas plene malghentilaj kaj ordonemaj,
veraj fiaj goriloj.
Hispana europarlamentano prezentis juran plendon char oni devigis lin
forpreni la shuojn malgrau ke la kontrolilo de metaloj indikis nenian
metalon (tiukaze tio ne estas deviga, sed la chion-povanta gorilo ne
akceptis pretekstojn). Tiu parlamentano, Ignasi Guardans, strebadas che
Europarlamento por ke tiuj rigidaj normoj mildighu.
Aldonu, en internaciaj flugoj, la problemojn de vizoj, pasportoj ktp.
En Europo tiuj viz-problemoj ne ekzistas en vojaghoj interne de la
"spaco Schengen", plurlanda komunumo kun libera cirkulado por ties
civitanoj.
Pri la ghenaj normachoj vidu ekzemple:
http://www14.aena.es/csee/Satellite?cid=1160944287878&pagename=Comunes%2FPopupNotaAdicional&c=NotaAdicional_FA&Language=EN_GB
Dario
.
- References:
- Kion vi faros cxi-somere? Venu al NASK!
- From: Hoss . Firooznia
- Re: Kion vi faros cxi-somere? Venu al NASK!
- From: Kai Poehlmann
- Re: Kion vi faros cxi-somere? Venu al NASK!
- From: Hoss . Firooznia
- Kion vi faros cxi-somere? Venu al NASK!
- Prev by Date: Fotoj pri Brita Kongreso de Esperanto
- Next by Date: Re: Kion vi faros cxi-somere? Venu al NASK!
- Previous by thread: Re: Kion vi faros cxi-somere? Venu al NASK!
- Next by thread: Re: Kion vi faros cxi-somere? Venu al NASK!
- Index(es):