Re: Rememore al la franca Majo 1968



Kara Risho: Vi plene pravas: mankis la fina krampo ) en la ligo.

Sed tio devenas el stranga manio de Outlook Express. Estas neeble
aperigi retpaĝan ligilon finiĝanta per tiu signo ")" . Outlook Express
"supozas" ke vi volis enmeti la ligilon inter krampoj, kaj ĉiam lasas
ĝin for de la ligilo.

Mi ne scias ĉu tio okazas en aliaj retpoŝtiloj.

Mi strebis solvi tion skribante la ligilon en Word kaj kopiante ĝin al
Outlook Express laŭ HTML. Ĉar mia kutima novaĵ-servilo Individual net
rifuzis la HTML-mesaĝon, mi sendis ĝin per alia servilo. Almenaŭ en mia
retpoŝtilo ĝi aperis kun la krampo ene de la ligilo. Eble iuj serviloj
forfiltris la HTML-tekston kaj konvertis ĝin al ebena teksto. Nur en ĉi
konkreta kazo mi uzis HTML: mi scias ke tio ne permeseblas en SCE.

La afero solviĝus se la redaktoroj de Vikipedio evitus krampojn en la
URL-adresoj. Ankaŭ la uzo de ne-askiaj karaktroj en tiuj retadresoj
okazigas problemojn por ĝia transskribo.

Feliĉe mi ne respondecas pri la lingvaj strangaĵoj de la koncerna
vikipedia paĝo: mi ne estas ties redaktoro!

Dario


.



Relevant Pages

  • Re: Traduko de datumoj de GEOnet Names Server
    ... Pri urbonomoj: Estas diskuteble, ... Vikipedio estus alia fonto de urbonomoj. ... Next by Date: ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Vikipedio
    ... Tamen ĉimatene mi havas iom da libera tempo por esplori en la reto do mi rigardis en Vikioj, unue en la franca kaj due en la esperanta, paĝojn, pri tiu homo. ... la franca estas interesa: kompleta kaj sufiĉe neŭtrala. ... Plie mi ne diris ke vikipedio estas aĉa, ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Vikipedio
    ... Scipovas mi same bone kaj la francan kaj esperanton do mi komparis la du ... la esperanta estas mizera en komparado al la franca: ... Ekzemplo pruvas nenion. ... La franca Vikipedio havas multe pli da kunlaborantoj ol la esperanta. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Chu Google-Grupoj fushas?
    ... > Se mi tamen vidigas al mi la afishojn per Outlook Express, la plej novaj afishoj estas de la ... La "usenet" estas reto de diversaj serviloj. ... Prev by Date: ... Next by Date: ...
    (soc.culture.esperanto)