Re: 37 landoj subskribis la Deklaracion por Esperanto
- From: "Jens S. Larsen" <jens_s_larsen@xxxxxxxx>
- Date: Tue, 29 Apr 2008 12:22:48 -0700 (PDT)
Anton Oberndorfer:
La demando estas ĉu en la nuna epoko Esperanto entute taŭgas kiel
objekto de idealismo. Mi ne scias kiujn idealismajn celojn oni
hodiaŭ povus atingi per Esperanto en la civilizita parto de la mondo.
La problemo estas ambicio. Ambicio ĝenerale estas bona afero kiam oni
scias pri kio oni okupiĝas -- kaj malbona se oni ne scias. La evoluo
de la lingvistiko postrestas tiun de Esperanto je pli ol cent jaroj,
do estas facile senti ke Esperanto estas bona afero, sed ankaŭ estas
facile rezigni pri ĝi se oni ne sentas sian personon grava por la plua
evoluo de la afero. Estas multe pli facile idealistiĝi por Esperanto
se oni loĝas en lando kie ĝi ne havas tradicion.
Mi mem ne konsideras min idealisto koncerne Esperanton. Ĝi estas
por mi fonto de ĝojo kaj tial mi okupiĝas pri ĝi uzante ĝin kiel
komunikilon por atingi homojn en aliaj landoj.
Oni povas kontrastigi idealismon al realismo, sed ankaŭ al
materialismo. En "necivilizitaj" partoj de la mondo Esperantisto povas
esti materialisma, ĉar tie oni povas imagi ke scio de Esperanto povos
doni materian profiton. Niaj nematerialismaj tieaj samlingvanoj tiom
pli akcentas sian idealismon, kompreneble. Ni en la riĉaj partoj de la
mondo estas en iom alia situacio kaj sekve kondutas iom alimaniere.
Ĉiel ajn, Esperanto mem estas _ideala ambicio_. Se oni volas sukcesigi
ĝin, oni devas esti idealisto kaj ambiciulo samtempe. Sed ni ne pensas
science pri la lingvo, kaj tordi el la moderna lingvistiko ion
sencohavan estas diable malfacile; rezulte, do, la tradicia movado
kondamnas ambicion, aspirante samtempe prestiĝon por Esperanto,
kvankam estas neimageble kiel atingi prestiĝon krom per ambicio.
La punkto estas ke por esti idealisto ne necesas bone paroli la
lingvon. Do homoj kiuj mem apenaŭ regas Esperanton povas "lanĉi
kampanjojn" favore al Esperanto. Dum mia pli ol 40-jara
esperantisteco mi spertis neniun "kampanjon" kiel sukcesa.
Post la dua mondmilito efektive estis nur du tute grandaj, ambiciaj
kaj tutmondaj kampanjoj por Esperanto: unu sukcesa, el kiu rezultis
nia reprezentiĝo en Unesko en 1954, kaj unu malsukcesa, kiu abortis en
la UN-domo en NovJorko en 1966, ambaŭ iniciatitaj de Ivo Lapenna. Post
1966 oni konkludis ke "la tempo ne estas matura" por Esperanto. Se oni
jam tiam scius kiom subevoluinta estas la lingvoscienco, oni ne tiom
seniluziiĝus, ĉu pri Esperanto ĝenerale, ĉu pri kampanjoj speciale.
Jens S. Larsen
.
- Follow-Ups:
- Re: 37 landoj subskribis la Deklaracion por Esperanto
- From: Andreas Kueck
- Re: 37 landoj subskribis la Deklaracion por Esperanto
- From: Anton Oberndorfer
- Re: 37 landoj subskribis la Deklaracion por Esperanto
- References:
- 37 landoj subskribis la Deklaracion por Esperanto
- From: Nikolaj
- Re: 37 landoj subskribis la Deklaracion por Esperanto
- From: Peeter
- Re: 37 landoj subskribis la Deklaracion por Esperanto
- From: Anton Oberndorfer
- Re: 37 landoj subskribis la Deklaracion por Esperanto
- From: Mireille Corobu
- Re: 37 landoj subskribis la Deklaracion por Esperanto
- From: Anton Oberndorfer
- 37 landoj subskribis la Deklaracion por Esperanto
- Prev by Date: Nekredebla kazo de perforto kaj ***o
- Next by Date: Re: 37 landoj subskribis la Deklaracion por Esperanto
- Previous by thread: Re: 37 landoj subskribis la Deklaracion por Esperanto
- Next by thread: Re: 37 landoj subskribis la Deklaracion por Esperanto
- Index(es):