Nekredebla kazo de perforto kaj incesto
- From: "Anton Oberndorfer" <aldone@xxxxxx>
- Date: Tue, 29 Apr 2008 18:42:11 +0200
En la urbo Amstetten, Malsupra Aŭstrio, okazis nekredebla kazo de perforto
kaj incesto.
Viro, patro de 7 geedzaj infanoj, hodiaŭ 73 jara, dum 24 jaroj tenis filinon
en kaptiteco en la kelo de la propra domo, tie generis kun ŝi 7 infanojn el
kiu unu mortis post naskiĝo kaj sukcesis trompi la najbarojn, la edzinon, la
aŭtoritatojn dum tiuj 24 jaroj.
Li ŝajnigis fuĝon de la filino kiu tiam estis 19-jara el la familia sino al
iu sekto, devigis ŝin skribi leterojn kiuj devis kredigi tion kaj tenis ŝin
en atomradisekura karcero en la kelo de la domo.
Tien li regule venis por seksperforti ŝin. Tri infanojn li prenis en la
propran domon ŝajnigante ke la filino ŝajne fuĝinta metis ilin antaŭ la
pordon de la domo (kun akompanaj leteroj).
Pluaj tri infanoj tamen devis resti daŭre en la karcero kie ili dum la tuta
ĝisnuna vivo ne vidis taglumon. La plej aĝa filino (samtempe nepino) nun
kiel 19-jarulino grave malsaniĝis kaj la patro/avo portis ŝin al
malsanulejo. Tie oni serĉis la patrinon per televidaj mesaĝoj kaj vere la
patrino en la karcero vidis tion en TV kaj petegis sian patron porti ŝin al
la malsanulejo por povi helpi al la filino. En la malsanulejo oni konfidence
parolis kun la patrino kaj eksciis de ŝi pri la tuta afero. Tio kondukis al
malliberigo de la 73-jara patro kaj al la liberigo de la infanoj el la
karcero.
Dum la tuta tempo la fiulo sukcesis kaŝi sian duoblan vivon, eĉ antaŭ la
edzino. Li perfekte organizis ĉion, ekzemple li aĉetis la nutraĵojn
grandkvante en foraj urboj kaj portis ilin al la karcero dumnokte.
Nun ĉiuj demandas sin kiel povis okazi ke neniu rimarkis ion dum tiuj 24
jaroj. Finan respondon ni certe ricevos nur post monatoj kiam la polico
estos esplorinta ĉion.
La viktimo de antaŭa kazo de kaptiteco kaj perforto, Natascha Kampusch,
spontane ofertis al la familio financan kaj moralan helpon. La familio nun
troviĝas en psikiatria malsanulejo kie ili relative bone fartas momente.
Anton Oberndorfer
.
- Follow-Ups:
- Re: Nekredebla kazo de perforto kaj incesto
- From: Marko Rauhamaa
- Re: Nekredebla kazo de perforto kaj incesto
- Prev by Date: Re: 37 landoj subskribis la Deklaracion por Esperanto
- Next by Date: Re: 37 landoj subskribis la Deklaracion por Esperanto
- Previous by thread: 37 landoj subskribis la Deklaracion por Esperanto
- Next by thread: Re: Nekredebla kazo de perforto kaj incesto
- Index(es):