Ekzemplaj frazoj kun subtekstoj en Esperanto kaj germana



Kunlaboro en la reto bone funkcias inter unuopaj aktivuloj. Novan
kontentigan pruvon de tiu fakto mi trovis antaŭ kelkaj tagoj kiam skribis al
mi ĝis tiam al mi nekonata germana esperantisto kiu ofertis al mi meti
subtekstojn al miaj filmetoj pri frazekzemploj en Esperanto.

Mi konsentis kaj li tuj faris la subtekstojn en Esperanto kaj en la germana
por la unua filmeto. Tiam mi sendis al li la duan filmeton kaj li rapide
plenumis ankaŭ tiun taskon subtekstigi la filmeton.

Ambaŭ filmetojn mi alŝutis al Youtube kaj nun havas la plezuron anonci ke
eblas spekti la filmetojn kun subtekstoj. Mi substrekas ke temas pri
filmetoj en kiuj Esperanto estas parolata kaj la teksto aperas samtempe en
la suba parto de la ekrano.
Tiel la lernado pli bone funkcios.

Vi trovos la filmetojn sub:
http://de.youtube.com/user/peranto1

La filmetojn subtekstigis Günter Kolles el Germanio
http://www.traduki.de/

Kore salutas
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video

.



Relevant Pages