Re: fabelo 1-7



[...]
- Ha! jen vi foriras!...Bone foriru! Sed mi avertas: Se vi kisos
Terhomon, vi ne povos reveni ĉi tien.
- Mi kisos neniun Terhomon, ĵetas Mona al la maljunulo sen lin rigardi.
Sur la ponto al la Tero ŝi ekkuras.

Kiam Mona eniras la domon de sia patro, neniu ŝin rekonas: ŝi tiom plibeliĝis kaj tiel riĉe ŝi estas vestata. Timeme la gepatroj kredas je fantoma aperaĵo aŭ feino. Mona konsterniĝas: ju pli ŝi parolas des pli ili suspektas iun sorton de malbonaj "Korrigans". Ili kredis sian filinon droninta kaj mortinta antaŭlonge.
Tiam salaj varmaj larmoj ruliĝas sur la vizaĝo de la junulino kiu diras:
- Mi malpravis kredi ke mi estis filino de iu Morgano, panjo. Ĉiam vi ripetis al mi ke mi estas via filino kaj tiu de Fanch Kerbili.
Per tiaj vortoj la gepatroj tuj ŝin rekonas. La patrino brakumas kaj karesas sian filinon kaj la patro ploranta kisas ŝin. Tute sub la ĝojo denove esti ilia filino, Mona kisas la gepatrojn...

Ve! Ekde la kiso al la patro ŝi tute forgesas sian vivon ĉe la Morganoj!
Mona rehejmeniĝas kaj vivas kiel en sia pasinteco kvazaŭ nenio okazis al ŝi ĉe la marbordo.
Kviete fluas la tempo. En marfundo iu malesperas: li komprenas ke li perdis sian edzinon. Dumtage li ade vagas sencele, noktiĝe li venas sur la marbordon de kie, senpove, li observas la dometon de sia karulino.
En la Kerbili-domo la vivo volvas prerskaŭ normale. Pli ol unu junulo ĉirkaŭpromenadas, amindumante al la plej bela inter la belulinoj, Mona Kerbili. Tiomfore ŝia beleco famiĝis ke eĉ junuloj el la kontinento ĝisalvenis. Sed la koro de Mona vibras por neniu.
Ŝi ne emas al ili rigardi kaj ofte suspiras kun plenplena je malgajeco koro, kaj tion ŝi ne komprenas.
Dumnokte, en sia liteto, ŝi aŭdas la venton ĝemadi. Ĝi portas la plendantajn animojn de la dronintoj, ŝi pensas. Tiam ŝi surgenuiĝas piede de sia lito kaj preĝas por la ripozo de la kompatindaj animoj.
----------
La sekvo kaj fino de la bretona fabelo, kiu titolas "Les Morgans de l'île Ouessant", en alia afiŝo.
Mireja
.



Relevant Pages

  • Re: fabelo 1-5
    ... Li ĵetas rapidan rigardon en la kuirpotojn, konsterniĝas kaj grimacas. ... Li vetus ke estas la magio de lia filo kiu efikis sur tiu manĝo tro bone aranĝita. ... Min vi trompis, li diras al Mona. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: La reagoj al la Papa parolado en Regensburgo (estis: Al Sebastiano)
    ... gi havas rajton al cia protekto kaj bonfarto. ... Nur per permeso de la posedanto. ... Egale la stato ne intervenu per puno au ec per malpermeso al patrino ... absoluta opinio timigas min en sia teoria klareco kaj tuta senkoreco. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Azilo kaj enmigrado
    ... ke la envenantaj homoj kunportas sian kulturon kaj ... principe ne povas esti elmetataj el Germanujo. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: La reagoj al la Papa parolado en Regensburgo (estis: Al Sebastiano)
    ... Estas la devo kaj emo de la plejparto de ... Mi ne agnoskas rajton de nesuferado por feto aŭ devon plibonigi la konduton de neglektema virino. ... kiu suferas pro mispaŝoj en la zorgado de sia feto. ... Mi havas plenkoran simpation kun la virino, kiu ne estu katenigita pro posedo de feto. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: La reagoj al la Papa parolado en Regensburgo (estis: Al Sebastiano)
    ... Estas la devo kaj emo de la plejparto de ... La feto ne estas korpoparto de la patrino, ... absoluta opinio timigas min en sia teoria klareco kaj tuta senkoreco. ...
    (soc.culture.esperanto)