Re: fabelo 1-5



- Karulino, mi vin savas sed tamen veas: mi perdas vin ĉar mi estas edziĝonta en ci mateno. Sed sciu! Nur vin mi amas, por ĉiam!
Ambaŭ ili ploras dum brakumas. Sed larmoj ne helpas...li foriras al la preĝejo.

Bone, grumblas la maljuna "Morgan" eniranta la kuirejon. Jen la geedzeco celebrita, ĉu ĉio pretas, Mona?
Li ĵetas rapidan rigardon en la kuirpotojn, konsterniĝas kaj grimacas. Li vetus ke estas la magio de lia filo kiu efikis sur tiu manĝo tro bone aranĝita.
- Min vi trompis, li diras al Mona. Sed atentu la sekvon. Ĉi vesperon vi vigilos ĉe la pordo de mia filo kaj lia edzino, tenante kandelon. Se vi ne konservos la kandelan flamigita, vi pereos.
La koro de Mona glaciiĝas: nepre la flamo estingiĝos kiam la sebo estos
forkonsumita. Ŝi provas averti la junan Morgan. Ve! ĉiuj pordoj estas fermitaj. Ŝi restas malliberigita en la kuirejo dum ŝia amiko festadas en la granda salono.
Nun ŝi ploregas. Ŝiaj pensoj iras al la gepatroj, al la patrino pri kiu ŝi dubis kaj al la patro kiun ŝi ne respektis. kaj ŝi petas pardonon kaj rekomendas sian animon al Dio.

Noktiĝe, la maljuna reĝo akompanas sian filon ĝis la dormoĉambro:
- Kiel kutime, li diras, iu vigilos antaŭ via pordo kun kandelo. Do ne maltrankviliĝu se bruos.
La juna Morgan pretas demandi kiu, sed la patro fam forestis. Li pensas ke tiu estos unu el la servistoj kaj ne plu priatentas tion.

Iom poste ŝajnas al li ke iu parolas en la koridoro. La maljunulo ne scias flustri, lia dampita voĉo demandas:
- Ĉu la kandelo forkonsumiĝis?
- Ne tute, respondas milda voĉo rekonebla de la junulo inter ĉiuj.
- Ĉu la kandelo forkonsumiĝis?
La junulo sin demandas pri kio temas koncernante tiun kandelon.
Scivoleme li sin turnas al sia edzino kaj diras:
- Malvarmas ĉi tie. Mi aŭdis Monan en la koridoro, ĉu vi bonvolas proponi al ŝi hejti la ĉambron. Dum ŝi faros vi tenos la kandelon.
Apenaŭ Mona refermas la pordon ke aerbloveto estingas la kandelon.
Surprizita la juna edzino senmove staras. Ŝi aŭdas voĉon kiu demandas:
- Ĉu la kandelo forkonsumiĝis?
- Ĝi estingiĝis.
-------------------
La sekvo en alia afiŝo
Mireja




.



Relevant Pages

  • Re: fabelo 1-7
    ... ĵetas Mona al la maljunulo sen lin rigardi. ... Ili kredis sian filinon droninta kaj mortinta antaŭlonge. ... La patrino brakumas kaj karesas sian filinon kaj la patro ploranta kisas ŝin. ... Mona rehejmeniĝas kaj vivas kiel en sia pasinteco kvazaŭ nenio okazis al ŝi ĉe la marbordo. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Kreteno (estis: Ne nomu min polo ne nomu min polo ne nomu min polo)
    ... >> Jes, li estas kreteno: ... Cxar antisemito kaj sekve rasisto: ... >> kiu estus kaj kretena, ... > Alia demando estas kion oni nomu homoj kiuj suferas de sindromo de Down ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Kreteno (estis: Ne nomu min polo ne nomu min polo ne nomu min polo)
    ... >>> Cxu tiu kreteno montris sian partian membrokarton? ... Cxar antisemito kaj sekve rasisto: ... > kiu estus kaj kretena, ... Alia demando estas kion oni nomu homoj kiuj suferas de sindromo de Down ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Kato de Mireja
    ... Se karese vokata, sxi, kiel cxiuj katoj, tute ne donis impreson atenti la vokon, sed la pinto de la vosto (kiu movigxis dum la tuta korpo restis senmova) "perfidis" sxian sentojn. ... Tiu katino - kvankam savita de dronado en surstrata akvo-sxmaco - cxiam sxatis ludi per akvo: sxi ege sxatis ludi tenison per akvogutoj falantaj el ne-bone-fermita krano. ... Ankaux Bobo sxatas ludi tiel en nia banujo de Morlaix. ... Nun li estas unu jaron kaj kvar monatojn agxa, li forte posedas genojn de sovagxa kato de sia patro tamen estas karesema kiel estas Aveno lia patrino. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Solstelano el Tokiponujo prezentas sin
    ... programo mem de la lingvo, ... de Orwell kune kun la toki pona de S-ano Kisa, ... La "nura ebleco" pri kiu vi parolas ... tiu blog estas interesa sed iom atak-cela kaj do malneŭtral- ...
    (soc.culture.esperanto)