Re: "Viaj infanoj estas niaj."



On Apr 18, 6:11 pm, AV3 <arvim...@xxxxxxxxxxxxx> wrote:
jhbad...@xxxxxxxxx wrote:
On Apr 15, 9:21 am, indr...@xxxxxxxxx wrote:
Estas ŝoke kio okazas en Usono nun...

Fakte, mi pensus ke Teksaso (tre dekstra kaj religia loko) ne havus la
kuraghon agi kontrau tipa dekstra religia sekto. Oni devas kompreni ke
la fina venko de la "religia dekstro" estus socio tre simila al tio
kulto.

Mormona sekto ne estas tipe dekstra religia sekto. Tipe dekstremaj
protestantoj ne akceptas, ke iuj ajn mormonoj estas vere kristanismaj,
ĉar mormonoj kredas je revelacio kaj sankta libro ekster la sperto de
aliaj kristanoj. Kvankam dekestrema, la mormono Romney, respublikana
kandidato por nomumo kiel prezidento, ne ricevis apogon de dekstremaj
respublikanaj protestantoj pro lia religia kredo.

La simpla fakto ke Romney ech *estis* respublikana kandidato montras
ke la iama timo de mormonoj inter dekstremuloj farighas eksmoda. Estas
la sama afero pri romkatolikoj: antau ol kelkaj tagoj, la papo parolis
kun George Bush. Iam, la ideo ke dekstrema protestanta respublikano
parolus kun papo estus ridinda; iam chiuj usonaj romkatolikoj estis
demokratoj.

Nuntempe la vera demando inter religiaj dekstremuloj estas "chu vi
kontrauas kontrau-koncipilojn, bazchelojn, kaj gejojn?". La religia
dekstremo de nuntempa estas "granda tendo"; oni ne tro zorgas pri
teologiaj malsamoj; la grava afero estas chu oni havas la samajn
politikajn kredojn.

Persone, mi aplaudas la atakon. Dum multaj jaroj religiaj
homoj faris malbonajhojn kontrau infanoj kaj oni simple diris "Nu, oni
ne rajtas agi kontrau religioj". Kial ne?

Serioza demando estas, ĉu sektanoj rajtas eduki siajn infanojn laŭ
kredo, kiu instruas al kontraŭlegaĵoj?

Ne. Fakte, mi kontrauas chiun religian edukon por infanoj. Se
plenkreskuloj volas studi religion, nu bone, ili rajtas fari tion. Sed
infanoj havas tro multaj pli gravajn aferojn lerni: legadon,
matematikon, sciencon. Gepatroj ne rajtu "cerbolavi" siajn infanojn.

Jonatan
.



Relevant Pages

  • Re: pri la dato de Pasko
    ... Se oni havas la impreson, ... estas fama en la eklezia historio, cxar gxi estas la unua kiam la ... (kompreneble, tio jam multfoje okazis ankaux pli frue), kaj sekve ili ... Cxu al iu el la "historiaj eklezioj"? ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: 37 landoj subskribis la Deklaracion por Esperanto
    ... Mi ne scias kiujn idealismajn celojn oni ... povus atingi per Esperanto en la civilizita parto de la mondo. ... La problemo estas ambicio. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: La reagoj al la Papa parolado en Regensburgo (estis: Al Sebastiano)
    ... Ne estas tute klare cxu tio estas gxusta demando. ... Nu, se oni volas ke volo povu ekzisti ekster la tempo, do... ... Oni cxesigis la instruadon cxefe cxar gxi estis tiel giganta kaj ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: La reagoj al la Papa parolado en Regensburgo (estis: Al Sebastiano)
    ... gestlingvon al simioj, sed bedavxrinde oni cxesigis la instruon tuj, ... Efektive ili havas plene funkciantan lingvon en la sovagxo. ... Estas kelkaj; li estas nur tiu kiun mi plej estimas. ... Povas esti, ke ekzistis fajfaj lingvoj ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Amike "diskputi" ;-)?
    ... diskutado aux disputado ja estas nenecesa. ... Oni povas havi unu saman opinion, sed oni eble volas rimarkigi aux ... Aux eble malkovri, ke ni estas samideanoj. ...
    (soc.culture.esperanto)