Re: 10m/s, 20kg/m³, 30%, 4/7, ktp



"Prof. Filipe" <prof.fmpaiva@xxxxxxxxx>:

10m/s fizike estas 10m dum ĉiu s;
20kg/m³ fizike estas 20kg en ĉiu m³.

Tamen, la uzado de malsamaj prepozicioj ne taûgas por fizika parolado.

Mi ne samopinias pri tiu netaŭgo, sed oni ja povas ĉiam diri:

po X por Y

po 10 metroj por sekundo
po 20 kilogramoj por kubmetro
po 9 spesoj por akcio

La po-esprimoj estas tre flekseblaj. Ili povas roli ne nur kiel
subjektoj kaj objektoj sed ankaŭ kiel adjektoj:

El la suno deĵetiĝas po kvar teragramoj por sekundo. (subjekto)
El la suno deĵetiĝas materio po kvar teragramoj por sekundo. (adjekto)
La suno malgajnas el sia maso po kvar teragramoj por sekundo. (objekto)
La suno malgajnas mason po kvar teragramoj por sekundo. (adjekto)

30% = 30 ĉe ĉiu 100.

30 procentoj
30 centonoj

Pri 4/7, oni povas diri "4 seponoj". Sed la uzado de prepozicio estas
utila. Prepozicio "per" ne taûgas (ŝajnas aû mi) ĉar "4 per 7" estas
mallongigo de "4 dividite per 7", sed povus (ŝajnas al mi) esti
mallongigo de "4 multiplikite per 7".

Diru: "4 dividite per 7".

En rapida, neformala parolo ebla estas ankaŭ: "4 super 7".

Fine, "ĉe ĉiu" estas fizike bona,

Anstataŭ "ĉiu" lernu la prepozicion "po".

"procent" konfuziĝis kun "pro-cent", do ne ŝajnas bona al mi.

"Procento" estas oficiala vorto. Konfuzoj ne estas probablaj.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:marko@xxxxxxxxxx http://pacujo.net/marko/
.