Re: Pri la kolesterolo



On 23 Mar, 07:02, "Eugen Fabian" <eugen.fab...@xxxxxxxxxx> wrote:
"Pierre Jelenc" <r...@xxxxxxxxx> ha scritto nel messaggionews:fs1pgr$p5m$1@xxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Eugenio Fabian citas artikolon de S. Morandi, en la gazeto
"Liberazione".
PRISERCXOJ DEMONSTRAS KE DU MEDICINAJXOJ TUTE NE UTILAS AL > >> LA ARTERIOJ.
La citita esploro ne diras tion. Gxi diras, ke ili efikas kiel la
simvastatino sola, ne pli bone, kiel oni esperis.
La kolesterolo ne provokas infarkton
La citita esploro ankaux ne diras tion.
"antrace"(Mia rimarko: Kio gxi estas?
antrakso.
Je la komenco de februaro fakte oni publikigis prisercxon kiu
malkonfirmas unu el la dogmoj de la nuntempa kuracarto. Temas pri la
strikta dependenco inter kolesterolo kaj infarkto.
Neniu asertas, ke tia strikta dependo ekzistas.
La studo Enhance evidentigis ke du kontraux-kolesterolaj medicinajxoj
(La ezetimibe kiu devus malhelpi gxian ensorbadon en la intesto kaj
la sinvastatina kiu malmultigas gxian produktadon en la hepato)
alportas nenian utilon al niaj arterioj.
La esploro ne diras tion. Gxi nur diras, ke la du drogoj kune ne estas
pli
efikaj ol simvastatino sola.
Sume: ankau se cxi tiuj medicinajxoj malmultigas la kolesterolon
cxeestantan en la sango, ili ne malmultigas la riskon de la infarkto.
La esploro ne diras tion. Gxi same diras, ke la du drogoj kune ne
estas
pli efikaj ol simvastatino sola, sed ke ili ja efikas.
En la komento fare de la korespondanto de la revuo "Science" Gary
Taubes, publikigita en Herald Tribun la 6-an de Februaro, estas
klarigata la deveno de la miskompreno: Oni cxiam konfuzis la
kolesterolojn kun la proteinoj kiuj transportas ilin, nome, kun la
lipoproteinoj.
Miskompreno farita de kiu? Cxi tio estas tre bone konata kaj de
fakuloj kaj de nefakuloj!
Sed la kolesterolo povas esti bona aux malbona depende de la denseco
(Hdl) aux maldenseco (Ldl) de la lipoproteinoj ilin transportantaj,
Kiel cxiuj ja jam scias!
sed nenio demonstras ke la kolesterolo estas malamiko se ni
konsideras la fakton ke la infarkto trafas ankaux personojn kun
valoroj normalaj.
Mallogikajxo. "A kauxzas X" neniel diras, ke ankaux B ne povas
kauxzi X. Iuj nefumantoj ja suferas de pulmokancero; cxu oni do
cxesigu cxiujn strebojn al fumcxesado?
La du medicinajxoj studataj fare de la projekto Enhance, ankaux se
malaltigas la kvanton de kolesterolo, ne povas preventi la kreigxon
de la platoj (placche).
La citita esploro ne diras tion. Gxi diras, ke la du drogoj kune ne
estas
pli efikaj ol simvastatino sola. La esploro ne komparis la duopon al
placebo sed al simvastatino. Oni jam montris, ke la statinoj tre bone
efikas, kaj oni esperis, ke la duopo efikus pli bone.
Sume, post jaroj da fiaj mistifikoj, pezaj rezignoj kaj kulto al la
famaj "omega 3", nun oni malkovras ke la kolesterolo ne estas
malamiko:  tio estas vera revolucio.
Ne; tio montras, ke la jxurnalisto estas idioto, kiu versxajne ecx ne
legis la raporton.
Dankon pro via komento Pierre. Eble estas pli bone ke la venontan fojon
mi evitu la jhurnalon "Liberazione"kaj mi serchu tradukendajhojn en
dekstremaj jhurnaloj... Sed mi demandas min, chu tie oni povos trovi
autokritikajn artikolojn de la medicinajha industrio?
Felichan paskofeston al vi kaj al chiuj sceanoj!
Eugenio :o)
Pierre Jelenc

Mi esperas, ke cxiuj havis agrablan pasktempon, malkiel mi, kiu
suferis pro lumbago ekde jxavxdmatenon.

Pri galgraso (kolesterolo) : sana hepato mem produktas cxiom da
galgraso, kiom la korpo bezonas. Ne ekzistas ia ajn bezono mangxi
galgrason (viando, fisxo, marajxo, laktajxo, ovajxo). Kiom ajn da
galgraso oni insistas mangxi, riskas farigxi troajxo, speciale, se oni
ne mangxas suficxe da omega-3 graso.

Ekde tiam, kiam mi tute cxesis mangxi galgrasajxojn, mia galgrasa
ensanga nivelo restas sensxangxa cxe sia natura nivelo (malalta
kompare kun la okcidentamonda mezumo). Mia sangopremo same restas en
juneca forketo ; cxe la lasta kontrolo gxi montris 112 en korkunpremo
(sistolo) kaj 69 en kordispremo (diastolo). Kia estas via
galgrasaplena sangopremo ? ;-D

Manvxelo
.



Relevant Pages

  • Re: Skribdevenaj lingvoj
    ... "Pli bone kompreni" estas lernado pro la lernado mem, ... maksimuman plifaciligon de lingvolernado oni atingas se onia propra ... pri kiuj temas lingvistiko -- kaj, iusence, la lernado de Esperanto. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Papo ne salutis
    ... Aldone, tio, kion mi cxi supre diris pri lernado validas tiom ... > Nun mi respondas al vi Eugenio kaj vespere sabate vin salutas. ... > Nun mi dubas pri tio: oni devas suficxe fajne koni la personon al kiu ... > *tiuj kiuj donas pli ol ili ricevas kaj tiuj kiuj ricevas pli ol ili ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: "Jour" (Estis : Re: "Tag" en "Bundestag")
    ... "El la origina frazeto oni retenas nur la plej gravajn elementojn. ... kaj aliaj malpli gravaj elementoj normale forfalas" ... Nu, la skriba lingvo estas ofte pli riĉa ol la ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Tero
    ... NATO atentis la agreson de la sola partio, kiu perforte kaj armee forpelis la alian el la lando. ... serboj kiuj devis forlasi Kosovon estas almenaux dekoble pli granda ol ... Oni ne simpatias kun germanoj forpelitaj el CXehxoslovakio kaj Pollando post la Dua Mondomilito pro la ago de germanoj antaux kaj dum la milito. ... Kompreneble la forpelitaj germanoj plejparte ne estis la fiagintoj, sed simpatio por la polaj, cxehxaj, kaj aliaj viktimoj de la fiagintoj pardonigas ilian reagon post la milito. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: lingva sondeto
    ... kaj unu estas pli alta au malpli alta ol la alia. ... Oni sxvitegas, ecx kiam estas pli malvarme ol kiam la hauxto ... Se oni diras "Johano estas pli alta ol Marko", tio ne indikas ke ili fakte ...
    (soc.culture.esperanto)