Kadencoj
- From: "Anton Oberndorfer" <aldone@xxxxxx>
- Date: Mon, 24 Mar 2008 08:12:43 +0100
Pasintan semajnon dum kurso mi ekkonis junan hispaninon (psikologino el
Valencio) kiu deziras labori en Aŭstrio. Ŝi estas ege fervora lerni la
germanan.
Kun ŝi mi ankaŭ parolis pri Esperanto kaj diris al ŝi kelkajn frazojn en
Esperanto. Mi aldonis ke en Aŭstrio la homoj en tia kazo diras ke la lingvo
sonas simile al la hispana kaj mi do demandis ŝin kiel por ŝi sonas la
lingvo. Ŝi respondis ke ĝi sonas simile al la itala.
Do nun mi ŝatus scii kion dirus italo aŭdante min paroli en Esperanto. Eble
suditalo dirus ke ĝi sonas kiel itala lingvo parolata de norditalo. Sed kion
dirus norditalo?
Kompreneble tia prijuĝo dependas de la unuopaj personoj kiuj aŭ parolas aŭ
prijuĝas. Eblas paroli Esperanton bele en multaj variantoj (se temas pri la
kadenco), tamen mi pensas ke certaj kadencoj estas ĝenerale pli plaĉaj ol
aliaj.
Ekzemple plaĉas al mi la kadenco de la poloj.
Kio pri vi? Ĉu vi havas preferojn?
En paska sereno salutas
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video
.
- Follow-Ups:
- Re: Kadencoj
- From: Andreas Kueck
- Re: Kadencoj
- Prev by Date: Re: provo
- Next by Date: Re: Kadencoj
- Previous by thread: provo
- Next by thread: Re: Kadencoj
- Index(es):
Relevant Pages
|
|