Pola Radio semajnfine kaj paskofeste



Karaj Radioamikoj,
Unue akceptu elkorajn bondezirojn lige kun la veninta
astronomia Printempo. Gxojplenan Paskofeston ni deziras al cxiuj,
kiuj - kiel ni - en Pollando, antauxgxojas pri la proksimiganta Festo.
Serenajn kaj sunplenajn festotagojn!!!

1) Vendrede, la 21-an de marto en nia programo ne auxdigxas aparta
esperantlingva interparolo, aliflanke ni prezentas fragmente intervjuon
kun pola sciencisto, pastro prof. Michal Heller. Mondfama kosmologo,
teologo, fizikisto, lauxreato de unu el la plej prestigxaj sciencaj
distingoj en la mondo, la Premio de Templeton, kontestas la ekziston de
malakordo inter la scienco kaj religio.

2) Sabate, la 22-an de marto en nia sonmagazino ni gastigas
s-anon Wieslaw Liebner el Poznano, kun kiu ni interparolas pri la maja
IFEF-Kongreso en tiu cxi pola urbo. Antaux la sonmagazino ni invitas al
la nordo de Pollando, al la tn. koro de la Kasxubio, Wejherowo, kiu
proklamis la nunan jaron la Jaro de la Kalvario de Wejherowo.

3) Dimancxe, kiel cxiam, en la “Leterkesto” ni rendevuas kun niaj
geauxskultantoj kaj radioamikoj – intersxangxante la opiniojn baze de la
elektronikaj mesagxoj, tradiciaj korespondajxoj, telefonvokoj.
Cxi-semajne interalie ni povas esprimi la gxojon pro la venontaj
cxi-jare al Pollando niaj auxskultantoj. Dejv Coffin tra Varsovio celos
en majo Vroclavon, kien li estas invitita por prelegi dum la okazonta
tie „Libre Graphics Meeting”. En septembro Jorma Ahomaeki akompanita de
8 amikoj la 12-an fojon vizitos Varsovion.

4) Lunde, dum la tn. Paskoluno ni pretigis ankaux specialan
programon. Gxia gasto estas usona esperantisto, William Harmon, la
cxefdelegito de UEA, gxia Honora Membro. Lia esperantistigxo, multjara
organiza aktivado, kaj ankaux ideoj pri E-o gxenerale, estas la temo de
nia antauxmikrofona renkontigxo.

Karaj Radio-geamikoj,kiel ni dauxre memorigas, sencxese interesas nin
opinioj pri la bildo de Pollando, kiun vi ricevas pere de niaj
programoj, pri tio kiel ili ricxigas, kompletigas (aux ne) la konojn
pri la nuntempa Pollando. Ni scivolas ankaux cxu kaj kiel niaj
E-programoj servas por gxui la cxiutagan esperantolingvan medion. Tiuj
informoj servas al ni instigante al sencxese lauxeble altnivela laboro;
ilia enhavo servas ankaux dum niaj renkontigxoj kun reprezentantoj de la
opinikreaj medioj en Pollando, sociaj agantoj, politikistoj.

Pro cxiuj reagoj kaj leteroj ni anticipe dankas! Ni atendas ilin cxe la
adresoj: esperanto @ polskieradio.pl aux barbarinella @ gmail.com

Sed bv. memori, ke ni preparas la originalan E-programon ne
sole semajnfine. Ankaux dumsemajne ni klopodas pretigi allogajn
programerojn. Do lunde ni parolas pri Pollando en Euxropo kaj en la
mondo - cxefe laux la ekonomia vidpukto, merkrede ni proksimigas la
polajn sociajn problemojn, en la jxauda programo speguligxas aferoj
ligitaj kun la pola kultura vivo kaj kunlaboro. Marde tamen la cxefan
atenton ni donas al la E-Gazetaro.

La cxiutagajn E-elsendojn vi povas auxskulti rekte pere de nia
pagxaro: http://www.polskieradio.pl/eo/

Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la pagxon
http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml Suficxas, se per la
dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo kaj savos gxin en
elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste pokos sengxene
reauxskulti gxin. Ankaux per tiu cxi pagxo eblas rekte auxskulti niajn
E-elsendojn.

Amike kaj kore,

Esperanto Redakcio de Pola Radio













.



Relevant Pages

  • 050628 2041 nacieco
    ... gentoj kaj la 13-a: Khazaroj. ... Inter la germana nacio oni facile distingeblas ... tamen dirante pri ili neniu volas iun jugxi au ofendi. ... Similw en Pollando oni diferencas inter blondulinoj, nigrulinoj, rugxulinoj, ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Fin- kaj novjare kun Pola Radio
    ... Estimataj kaj Karaj, ... Malferma Tago en Rotterdamo ni interparolas kun d-ro Ulrich Lins, ... speciala gasto de la Tago pri liaj prezentitaj tiam prelegoj. ... kompreneble referencas trovigxante sojle la 2008-a jaro, ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Pri pecoj de zamenhofa vocha parolado
    ... > Mi skribis pri miaj reagoj tuj post kiam mi auskultis la vocon de ... > Nun mi deziras doni mian opinion pri la teksto mem: ... >> kun malkonfido, kun antaue preta penso, ke al li estos proponata ... >> serioze kaj kritike la proponatan aferon. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: UEA: neutrala au komunista organizo?
    ... Denove utilas cxi tie, kiel en aliaj kazoj, la komparo kun ... religio kaj prireligiaj rajtoj. ... Ankaux cxe ili temas ne nur pri ... kiu ekzistas por religiaj celoj. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Pola Radio: partoprenu en ghia enketo!
    ... Pollando, kiun vi ricevas pere de niaj programoj, pri tio kiel ili ... Kongreso de Esperanto en Bjalistoko? ... Pola Radio nia antauxmikrofona gasto estas d-ro Renato Corsetti kun kiu ...
    (soc.culture.esperanto)