Re: Novajhoj pri la Tekstaro de Esperanto



Bertilo <bertilow@xxxxxxxxx>:

Pure HTML-a versio pli sharghus la servilon, kiu devus fari pli da
laboro, kaj sendi multe pli da datumoj. La precipe kauzo, ke mi
refaris la tuton, estis troa shargho en la servilo. Pro tiu shargho la
administranto de la servilo jam unu fojon plene malshaltis chiujn
miajn TTT-paghojn, kaj minacis fari tion denove, se estos troa uzo de
la kapacito.

Vi do havas efektivan motivon uzi javaskripton. Tio estas iom
bedaŭrinda, ĉar "tekstaro" sonas kiel ideala aplikcelo por pura
HTML/HTTP. (Samon oni ja povus diri pri la Reta vortaro.)

Nun la plejparto de la datumoj sendighas Ajakse en tre malgrandaj kaj
kapacitoshparaj paketoj.

Min surprizas, ke la esperanistaro povas tiom ŝarĝi servilon kaj ke
estas rimarkebla diferenco inter ajaksotrafiko kaj plenaj HTML-paĝoj.

Fakte la Tekstara serchilo ne estas ordinara TTT-pagho, sed tuta
kompleksa programo.

Kvankam ankaŭ mi laboreje kulpas pri tiaj TTT-programoj, laŭ mia opinio
oni tro uzas ilin. Kiel malbonan ekzemplon mi menciu la vortaron <URL:
http://www.merriam-webster.com/>. Se mi serĉas la difinon de la vorto
"polish", mi ricevas naŭ trafojn. Ni supozu, ke min interesas la tria
difino ("Polish[1,adjective]"). Mi ne scias, per kia URL mi aludus al
tiu difino. Tiu manko estas tre bedaŭrinda ekzemple en la lingvaj
diskutoj en ĉi tiu forumo.

Ghi ankau ne celas chiun ajn, sed principe nur seriozajn esplorantojn
de la lingvo. Tial mi pensas, ke mi povas postuli certajn TTT-legilojn
kaj shaltitan Javaskripton.

Kompreneble vi rajtas postuli ion ajn, sed mi ne scias, kiel "seriozaj
esplorantoj de la lingvo" rilatas al tiaj teknikaĵoj.

Aldono de pure HTML-a serchilo do apenau realighos. Sed ja povas esti,
ke trovos tempon por testi la serchilon ankau en Operao, kiu estas tre
bona TTT-legilo. Eble la shanghoj bezonataj por ke chio funkciu ankau
en Operao, estas malmultaj kaj malgrandaj.

Eble temas pri efektivaj programeraroj, kiuj malkaŝiĝas nur en Opera.

Kompreneble oni ne povas testi per ĉiaj retumiloj. Tio ne estas peko.
Kaj programeraroj okazadas al ĉiu programisto. Tial oni solvu ĉi tiajn
problemojn en paco kaj amika kunlaboro.

Parenteze estas laŭdinde, ke vi forigis la registriĝdevon. Almenaŭ mi
preskaŭ nenien volas registriĝi.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:marko@xxxxxxxxxx http://pacujo.net/marko/
.



Relevant Pages

  • Re: Pri Esperanta Kongreso en Montrealo
    ... ol oni ekrimarkos en CBC? ... Oni povas esti komplete malsamopiniaj pri tia juĝo, ... povas demandi nin kio estas lernebla el la intervjuoj kaj eventuale ... pri Esperanto. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Novaj retpagxoj de Sylvan Zaft
    ... En la lastaj monatoj mi kreis novajn retpagxojn en kaj pri Esperanto ... Post kiam oni elektas "Retjxurnalon" oni vidas nur kvin ligilojn. ... Cxe la malsuprajxo de la pagxo "Retjxurnalo" oni povas elekti "Go to ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: News Individual Net
    ... leterojn pri la ĉiutaga vivo. ... povas malkredigi kredantojn kaj kredantoj ne povas kredigi ... Kiam oni mokas ilin, kiam oni mokas tiujn kiujn ili amas aŭ ... Mi konsentas sed estas diversaj manieroj sin esprimi, iuj povas esti ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Paska bondeziro de la Papo en Esperanto
    ... Kara Amiko kaj Frato, ... cxar gxi tusxis kernan demandon. ... Mi ne dubas ke se oni petos, ... "mi miras ke Radio Vatikana elsendas en E-o, ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Ne angla, ne laboro
    ... kial kredi je unu sola dio estas pli bone ol ... ebrio kaj sobreco, kion ajn Li predikas. ... kiam oni ne sentas bezonon por la konsilo de dio. ... Ekzemple, kiam oni malsatas, oni deziras "kunigxi" kun mangxajxoj; ...
    (soc.culture.esperanto)