Re: lingva sondeto
- From: Marko Rauhamaa <marko@xxxxxxxxxx>
- Date: 31 Jan 2008 16:37:49 +0200
Harri Laine <neniu.adreso@xxxxxxxxxxxxxx>:
Marko Rauhamaa kirjoitti:
Kiel PAG klarigas, "por" + infinitivo ĝenerale havas kiel aganton la
subjekton de la propozicio.
Tio ja estas facila konstato (gxenerale = plej ofte), sed se oni
starigas gxin kiel regulon, laux kiu oni cxiam konstruu siajn frazojn,
oni pasxas sur la fantazian kampon de lingva logikumado. Kiam la frazo
igxas pli komplika, precipe se pasiva aux kun "ne", la "regulo" pli
kaj pli kadukas.
Mi rigardas la regulon kiel tre rigidan. Tiel funkcias ankaŭ la analogaj
strukturoj en pluraj aliaj eŭropaj lingvoj ("in order to", "för att",
"um ... -en", "-kseen", "para").
a La vorton "gxi" ni konsilas cxiam uzi
nur por anstatauxi objekton aux
aferon (kiel "li" anstatauxas personon);
Cxi-ekzemple la subjekto de "por anstatauxi" evidente estas "la vorto
'gxi'", dum en la frazo povus roli ankaux du aliaj subjektoj, tiuj de
"konsilas" kaj "uzi".
Vere tiu frazo estas tute laŭa al la regulo, kvankam mi vortigis ĝin tro
simpla per "la subjekto de la propozicio". Vere temas pri aganto de
verbo. La aganto de "uzi" estas sama kiel la aganto de "anstataŭi".
Precipe estas neeble uzi objekton aŭ adjekton kiel aganton de
por-infinitivo:
Vi bezonas iun por ami vin.
signifas:
Vi bezonas iun, por ke vi amu vin.
kaj ne:
Vi bezonas iun, por ke ŝi aŭ li amu vin.
b Por fari tion en la plej bona maniero
necesas iom da scioj pri la sistemo
c *kapauxskultiloj* Paro de malgrandegaj
lauxtparoliloj por meti rekte sur la orelojn.
d La unuatempa permeso presi per h
estas necesa rimedo por ne fari
ofte la presadon de ia verko tute
ne ebla aŭ tro multekosta
PAG menciis escepton al la regulo. Mi ne ĝuste memoras la vortigon, sed
tiuj tri ekzemploj estas plivastigoj de la baza principo:
En senpersonaj kuntekstoj "por fari" signifas "por ke oni faru".
Tamen rigardas tiun uzon kiel eraretan.
La originala ekzemplo
0 Mi donis al li monon por meti
en sian posxon.
donas nenian eblon miskompreni kiu donas, kiu metas kaj en kies
posxon.
Miskompreneblo apenaŭ rolas en sintakso.
Krome "meti" ordinare bezonas eksplicitan objekton.
Latinida supersticxo.
Aŭ anglida aŭ suomida:
*Annoin hänelle rahaa pannakseen taskuunsa.
*I gave him money in order to put in his pocket.
Marko
--
Marko Rauhamaa mailto:marko@xxxxxxxxxx http://pacujo.net/marko/
.
- Follow-Ups:
- Re: lingva sondeto
- From: Harri Laine
- Re: lingva sondeto
- References:
- tanıtımgroup faaliyette
- From: www.tanitimgroup.com
- lingva sondeto
- From: Ken Miner
- Re: lingva sondeto
- From: Mireille Corobu
- Re: lingva sondeto
- From: Marko Rauhamaa
- Re: lingva sondeto
- From: Harri Laine
- Re: lingva sondeto
- From: Marko Rauhamaa
- Re: lingva sondeto
- From: Harri Laine
- tanıtımgroup faaliyette
- Prev by Date: Re: lingva sondeto
- Next by Date: Re: lingva sondeto
- Previous by thread: Re: lingva sondeto
- Next by thread: Re: lingva sondeto
- Index(es):
Relevant Pages
|
|