Re: Forpasis Don Harlow



On Jan 27, 6:13 pm, AV3 <arvim...@xxxxxxxxxxxxx> wrote:
Ofta kontribuanto al SCE Don Harlow forpasis hodiaŭ, la 27-an de
Januaro. Inter liaj multaj agadoj estis servi kiel prezidanto de ELNA
(Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, nun Esperanto-USA). Kondolencoj por
edzino Angela (ankaŭ iama prezidanto de ELNA) kaj aliaj familianoj estu
trasenditaj per delegito de E-USA Lusi Harmon, lusiharmon ĉe aol.com

Unu el la konstantaj granduloj de s.c.e., kontribuanto el la plej
malfruaj tagoj de la elektronika bultenejo en kaj pri Esperanto, liaj
afiŝoj kaj e-esto estos mankataj ĉe ni ĉi- kaj aliforume. Ke lia
verkegaro por Esperanto servu kiel ekzemplo briliga de nia lingva kaj
kultura idealismo, ĉiam-inspiranta. Al liaj familio kondolencojn mi
sendas.

rB
.