Re: senartifika demando




"Ken Miner" skribis:

La argumentoj ŝajnas al mi iom nekonsekvencaj. Kiam temas nur pri la
hegemonio de la angla, oni diras, ke ĝi invadas ĉien, kaj eĉ minacas
aliajn lingvojn. Sed kiam temas pri klopodoj egaligi aliron al la angla
kaj
nutri plibonigon de lingvokapablo, oni ŝanĝas la melodion, kaj minimumigas
la amplekson de la angla -- ne necesas egaligaj kaj plibonigaj rimedoj. Ĉu
eblas kohere argumenti ambaŭmaniere?

La instruado de la angla estas la plej granda eksportindustrio por Britio.
Por daŭre enspezi tiom kiel ĝis nun aŭ eĉ pli, necesas trovi novajn
klientojn. Se la geografio ne plu permesas plivastigon ĉar oni fakte jam ĉie
estas aktiva, la plivastigo okazas al malpli supraj sociaj tavoloj, nomante
tion egaligon de la aliro al la angla. La plibonigo de lingvokapablo estas
eŭfemismo por substreki ke la koncerna agado valoras la grandan investon.

Fakte tamen la instruado de la angla lingvo plej ofte donas nur tre bazajn
rezultojn. Tio estas eĉ pozitiva por la instruantoj/eksportantoj, ĉar ili
per tio povas plilongigi la instruadon. Se ekzemple mi lernis la anglan ekde
la 10-a vivojaro, oni nun instruetas ĝin jam ekde la 6-a vivojaro aŭ eĉ pli
frue en la infanĝardeno. Tamen la rezultoj ne estas kontentigaj, nur eta
malplimulto bone komprenas la anglan.

Britio vere bezonas tiun kampanjon favore al la angla, ĉar la pozicio de la
lingvo estas minacata.
Post la dua mondmilito la angla en okcidenta Eŭropo estis senkonkurenca, sed
nun en la kunkreskanta Eŭropo kaj la plifortiĝo de Rusio la internacia
komunikado ege kreskis, sed por tio oni ne plu uzas ĉefe la anglan, sed
tutan faskon da eŭropaj lingvoj. Ekzemple en Aŭstrio oni nun instruas la
lingvojn de orienta Eŭropo kaj precipe la rusan, ĉar venas tiom da rusaj
gastoj ekz. nun dum vintro por skiado. La entuziasmo favore al la instruado
de la angla kiu regis ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj estas forblovita. Al tio
aldoniĝas negativaj sentoj kontraŭ Britio kaj Usono pro la milito en Irako.

Ankaŭ lingvo kiel eksportprodukto estas varo kun limigita uzodaŭro. Instrui
la lingvon estas unu afero, la enradikiĝo de lingvo tamen estas alia. Pro
tio ankaŭ esperantistoj kiuj revas esperantigi la tutan mondon per unu
granda tutmonda kampanjo eraras. Necesas kresko de malsupre. Dank'al la
interreto tio hodiaŭ estas farebla kaj precipe nun post la apero de pli kaj
pli da esperantlingvaj filmetoj en la interreto oni povas esperi ke la
evoluo de malsupre jam komenciĝis.

Do ne timu la anglan, sed entuziasmiĝu pri Esperanto!

Kore
Anton Oberndorfer
http://aldone.de/video

.