Re: Cxu vi scias pri la nunaj fekundigataj naoj ?




"Mireille Corobu" <mncorobu@xxxxxxxxxxx> ha scritto nel messaggio
news:5v66u2F1knt12U1@xxxxxxxxxxxxxxxxxxxxx
Kara Dario,
kelkaj naoj baldaŭ konkeros nian planedon? :-)
http://www.zdnet.fr/partenaires/8-fi/0,3800004982,39367380,00.htm
Mireja
PS:
Parenteze mi tute ne kredas ke kvazaŭhoma roboto iam povos anstataŭi la
varmegan ĉeeston de homo apud la maljunuloj, la malsanuloj, la infanoj
kaj tiel plu...kvankam pri tio parte revas iuj personoj pasiaj pri
teknikaĵoj.

Kion signifas: fekundigataj naoj? La vorton nao mi audas la unuan fojon.
Eble vi pravas, Mireja, ke kvazaŭhoma roboto neniam povos anstataŭi la
varmegan ĉeeston de homo apud la maljunuloj, la malsanuloj, la infanoj.
Tamen, por diri unu el miaj malsaĝaj proverboj: Se oni ne havas ĉevalon
estas bona ankaŭ la azeno. ;o)

Ps: Iom simile oni povas kontentiĝi auskulti koncerton per la radio aŭ
disko se oni ne havas eblecon aŭ tempon iri al la koncertejo. Ĉiel ajn,
paroli pri kvazaŭhomaj robotoj, ĝi estas ankoraŭ muziko de la venonto.
Nunaj infanoj volonte ludas eĉ kun robotoj kiuj estas ege malpli
perfektaj.

Eugenio

.