Re: pri mia persona nomo



On Dec 3, 5:25 am, Giuseppe Castelli <gcaste...@xxxxxxxxx> wrote:
Sergio:

La "persona nomo" tamen restas ambigua. Oni povas miskompreni tion
kiel "la nomo de persono" -- t.e. la plena nomo kiu indikas
personon. Ekz-e "Sergio Pokrovskij" -- kontraste al aliaj
eventualaj Sergioj kaj kontraste al la personoj kiuj portas la
saman familinomon (ekz-e miaj parencoj).

Mi ne tro zorgus pri eblaj miskomprenoj, se mankas atesto pri ilia
okazo. La konceptoj "persona nomo" kaj "plena nomo" estas abunde
uzitaj dum pli ol jarcento da historio de E-o; se ili estigus
problemojn, oni certe jam de longe tion rimarkigus.

"Plena nomo" ne kauxzas konfuzon, se oni jam scias, ke temas pri
homnomo. (Tio tamen ne cxiam evidentas; ekz-e en la librotitolo "La
personaj nomoj en la naciaj lingvoj" ne estas anstatauxigebla je
"La plenaj nomoj en la naciaj lingvoj" -- apriore oni povus supozi ke
temas cxiaj ajn nomoj, ekz-e pri la loknomoj ktp). Tamen la "persona
nomo" ja estas ambigua en cxia kunteksto.

Kaj oni ne cxiam avertas pri la eventuala ambiguo; ekz-e PIV2 ne
rimarkigas, cxu "ies nomo" estas la familinomo (kiel probable supozus
franco laux sia "nom"), aux la antauxnomo (kiel normale supozus ruso
surbaze de sia "imja").

--
Sergio



.