Re: pri mia persona nomo



On 30 Nov, 09:07, "rjlb...@xxxxxxxxxxx" <rjlb...@xxxxxxxxxxx> wrote:
Mireille,

Jes, debato pri "devo" esperantigi nacilingvajn person-nomojn estas
delonga.  Mi memoras plurajn pasintajn konversaciojn kaj e-forumujan
diskutojn ĉi-temajn kun nia amiko Manuel C. (aŭ kiel li preferas esti
nomita: "Manvelo Kampanjaĥa") kaj ankaŭ (kaj ankoraŭ) malkonsentas

Ne "Manvelo" sed "Manŭelo" avx x-sisteme "Manvxelo".

lian kaj la tiu-partian asertaron.  Proponon lian, ekzemple, por
esperantigi mian plenan nomon (al "Rajmondo Brizboskva" (ĝi prononcas
[rejmon[d] brizbŭa] mi neniam konsentis, kvankam mi tute ne ofendiĝas

Devus esti "Brizboska" avx "Brizboskŭa". Pli amuze estus
"Brizbŭazo"...

kiam oni simple esperantigas mian person-nomon al "Rajmondo" en
letero, e-poŝtaĵon aŭ afiŝon.  Pri la "rajto" persiste nomi tiel alian
personon POST publikigo de ĉi-ties kontraŭan konsenton montras simplan
malĝentilon.  Mi mildiĝas signife pri la "rajto"-a flanko de la
argumento, sed post kiam la subjekto de esperantigo deklaras sian
nomon, oni devas laŭ la provizoj de ĝentileco  respekti ĉi-ties
volojn.

Ne indas havi liston de cxies kapricajn dezirojn. Bonvolu konsulti la
"Lingvajn Respondojn" de D-ro Z. Cxi tio devus suficxi.

rB
(Raymond Brisebois)

Manŭelo/Manvxelo
.