Re: iutage / iu tago



Mireille Corobu <mncorobu@xxxxxxxxxxx>:

Mi demandas: kial Zamenhof skribis " ke ŝi donu al ŝi trinki"?. Tre
stranga aspektas al mi la infinitivo "trinki". Mi mem dirus "ke ŝi
donis al ŝi por trinki".

Ambaŭ esprimoj sonas strangaj.

La unua ja ekzistas en la malnova suomlingva Biblio:

Ja kohta muuan heistä juoksi ja otti sienen, täytti sen
hapanviinillä, pani sen ruovon päähän ja ANTOI HÄNELLE JUODA.

Kaj tuj unu el ili kuris kaj prenis spongon kaj plenigis ĝin per
vinagro, kaj metinte ĝin sur kanon, DONIS AL LI TRINKI. [Mat 27:48]

sed la esprimo estas stranga ankaŭ en la suoma lingvo.

La nova suomlingva traduko tekstas:

Heti yksi heistä kiiruhti hakemaan sienen, kastoi sen hapanviiniin,
pani kepin päähän ja tarjosi siitä hänelle juotavaa.

Tuj unu el ili hastis venigi spongon, trempis ĝin en vinagron, metis
sur la finon de bastono kaj proponis el ĝi por li trinkaĵon.

Ĉu eble temas pri latina idiotismo pruntita en literaturan lingvaĵon tra
Eŭropo?


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:marko@xxxxxxxxxx http://pacujo.net/marko/
.