Re: iutage / iu tago



On Nov 24, 9:52 am, Bertilo Wennergren <berti...@xxxxxxxxx> wrote:
KaGu:

Tage ja signifas "dum la tago" sed kelkloke mi vidis la vorton
"iutage" kiel sinonimo por "iu tago".

"Iutage" ne signifas "iu tago", sed "iun tagon", "en iu tago" aŭ simile.

Bone: Do, se mi volas traduki la svedan frazon " En dag gick jag till
skolan" per "Iun tagon mi iris al la lernejo" tio ŝajne estas ĝusta.

(Eble la instruisto jam forgesis, ke mi estas lernato en la lernejo
ĉar, laŭ mi la frazo indikas, ke temas pri unika okazintaĵo kaj, ke mi
normale ne iras al la lernejo.:-) )

Tamen se mi volas espimi min pli komplike, ekzemple en polica raporto,
mi eble dirus svedlingve " En dag, då han var på väg till skolan,
inträffade en olycka.."

Sponte mi tradukas la frazon per " Iun tagon, kiam li estis survoje al
la lernejo, okazis akcidento." Alia alternativo, kiu ŝajnas al mi pli
bona, estas. "Iu tago, dum lia irado al la lernejo, okazis akcidento.

Problemo ŝajnas estiĝi se mi precize volas esprimi per Esperanto:
"under (förloppet av) en dag (dagen)", kiun oni svedlingve kutime
esprimas per "en dag".

Mi ankaŭ cerbumis pri "Ĉiu tago" , "Ĉiu tage"  aŭ ĉu oni skribu
"Ĉiutago" aŭ "Ĉiutage"

Normale "ĉiu tago". Ĉiam "ĉiutage". *Ĉiu tage* estas eraro.

Bone.

"Ĉiutago" estas ebla nur kun tre speciala signifo: "ĉiutagaĵo",
"ĉiutaga rutino", "ordinara vivo, tia kiel en ĉiu tago" k.s.

Dankon pro la rapida respondo.

KaGu:-}
--
Bertilo Wennergren <http://bertilow.com>

.