Re: Post Majorko



Bertilo Wennergren <bertilow@xxxxxxxxx>:

Marko Rauhamaa:
La suoma lingvo. Ĉiu suomlingvulo laŭtlegas suomlingvan tekston
preskaŭ idente.

A ha. Tion vi celis. Mi pensis, ke vi celis, ke oni skribu
diversmaniere laŭ la dialektoj.

Ankaŭ tion. Kvankam oni tradicie uzas la norman lingvaĵon en ĉia
skribado, dialektoj oftas en personaj leteroj (retpoŝto, telefonpoŝto
ks).

Se mi laŭtlegas retpoŝtaĵon skribitan per dialekto, mi reproduktas la
dialekton, eventuale fremdan al mi.

Sed vi anstataŭe celis, ke oni legu samamaniere sendepende de la
dialektoj. Do, tute alia - eĉ mala - ideo.

La ideo estas, ke la ortografio fiksu la elparolon ĉu dialektan ĉu
laŭnorman.

Sed ĉu vere la ideo (laŭ vi bedaŭrinda), ke oni povu legi
diversmaniere, estas aparte ofta en Eŭropo? Ĉu ekster Eŭropo oni plej
ofte fiksas unu elparolan normon, kiun ĉiuj uzu?

Mi ne povas komenti pri ekstereŭropaj lingvoj. Tial mi nenion diris pri
ili.


Marko

--
Marko Rauhamaa mailto:marko@xxxxxxxxxx http://pacujo.net/marko/
.