Novajxoj en la scienc-teknika biblioteko, STEB



Novajxoj en la scienc-teknika biblioteko, STEB
----------------------------------------------

Post la lasta komuniko estis aldonitaj la sekvaj novaj eroj
al la virtuala Scienca kaj Teknika E-Biblioteko, STEB:

-- Martin Thorenz: "Sxuo-farado" - partoj kaj komponentoj, produktado
kaj teknologio -- sekcio (malpeza industrio) -- [en STEB]

-- Leksikono "Dr. PI bloobook" - de Paul Imboden por 5500 specioj
de bestoj, fungoj kaj plantoj, ktp.(biologio, botaniko, zoologio)

-- Elementoj de nelineara optiko - verkita de Behrouz Soroushian --
26 pagxa studo en pdf pri polarizo, propagigo, 2-a harmono,
parametra amplifilo, refrakto kaj sorbigo, polarizeblo, ktp.
-- (cxapitro fiziko) -- [en STEB]

-- La rolo de ISAE kaj Scienca Revuo en mondo de specialigitaj
sciencoj. Artikolo de Yamasaki Seiko en Scienca Revuo. --
(sekcio gxenerala naturscienco) -- [en STEB]

-- Relativeca Dopplera efiko cxe unuforme akcelata movo - parto I.
(nur en Esperanto) kaj parto II. (en Esperanto kaj portugala)
-- verkita de Filipo M. Paiva kaj A. F. F. Teixeira -- 8 resp.
9-pagxa artikoloj en formato pdf - (cxapitro fiziko) - [en STEB]

-- La relativeca tempo - I. -- verkita de Filipo M. Paiva kaj
A. F. F. Teixeira en 2006. -- 12-pagxa artikolo en formato pdf
-- (sekcio fiziko) -- [en STEB]

-- Birdo-kantoj kun mp3 - kompilajxo de Claude Rouget pri 345 birdoj
+ tabelo kun iliaj nomoj en 4 lingvoj (latina, Esperanta, norvega
kaj franca) - kun iliaj kantoj en formato mp3 -- (zoologio) --
[kopio en STEB]

-- Lingvo-Orientiga Instruado - verko de prof-oj Helmar G Frank kaj
Günter Lobin pri la eksperimento de la propedeutika valoro de E-o.
-- (sociaj sciencoj, instruado)

-- De incenso antikva al moderna parfumo - IKU-prelego de Rudi Hauger
en UK en Augsburg. Artikolo en Scienca revuo. -- [en STEB]
-- (sekcio ceteraj materialoj)

-- Jozef J. Lunazzi: Holografio kaj televido - prezento de fizika
bazo, teorio kaj realigo de apliko de holografio por elektronikaj
bildoj. -- (sekcio pri ingxenierado/telekomuniko) -- [en STEB]

-- Veldado en la kosmo - prelego de A. Kogan pri la teknika
realigeblo de veldado en AEST-81 -- (sekcio ingxenierado, ceteraj
fakoj) -- [en STEB]

-- Sunsistemoj kaj planedoj cxirkaux foraj steloj - studo de Amri
Wandel -- (sekcio astronomio) -- [en STEB]

-- Sismologio kaj kontraux-tertrema protekto en Albanio - artikolo de
Vasil Pistoli en Scienca Revuo Vol. 43 (1992)(2)-161. -- (sekcio
geologio) -- [en STEB]


Dankojn al cxiuj kontribuintoj, cxefe al Mészáros István pro la
preparaj laboroj.

STEB estas trovebla cxe: http://www.eventoj.hu/steb/


inf.: Szilvási László


-----
fonto: Ret-info:
http://www.eventoj.hu

====================================================================
Retposxta novajxservo kun selektitaj E-novajxoj: RET-INFO
-- Senpaga en 2007! --
Aligxoj kaj malaligxoj cxe: http://www.eventoj.hu
====================================================================

.



Relevant Pages