Re: Azilo kaj enmigrado



Giuseppe Castelli ha scritto:
Anton Oberndorfer:

Ĉiuj homoj, fremdaj kaj malfrendaj, devus esti egalrajtaj kaj liberaj
decidi ie ajn loĝi, labori, pagi impostojn, voĉdoni ktp.

Homoj el ekstereŭropaj landoj kiuj venas al ni plej ofte ne taŭgas por nia
labormerkato, ĉar ili ne estas edukitaj laŭcele.

ĉu vere temas pri "ekstereŭropaj landanoj"? la migrado havas similajn konsekvencojn ĉu temas pri "el ekstereŭropaj" aŭ "el eŭropaj" aŭ eĉ "el malsamaj regionoj de la sama lando", kiel ni bone scias en Italio. (Kiam komencis la enmigrado al Italio el eksterlando kelkaj partianoj de "lega nord" deklaris "pli bone la nigruloj ol la suditaloj". Nun, ili probable ne plu dirus tion, ĉar la eksterlandanoj iĝis ege pli multaj...).

Krome, taŭgaj kaj netaŭgaj homoj estas en ĉiuj landoj. La problemo estas: ĉu ni povas elekti kiu povas eniri kaj kiu ne? Kaj kiu el ni devas elekti: se decidu la entreprenistoj, multegajn eniros, ĉar estas grave por entreprenistoj povi elekti inter multaj eblaj laboristoj: la plej taŭgaj je la malplej alta prezo. Kontraŭe se decidu la laboristoj: malpli da laboristoj, pli bonaj eblecoj kaj kondiĉoj.

Se ili venas al ni, evidente ili nek taŭgas por la labormerkato de sia
devenlando. Do forpeli ilin ne solvas la problemon, sed nur tenas ĝin for
el niaj landoj.

kutime estas:
1)homoj kiuj taŭgas en sia devenlando kaj ankaŭ en la cellando
tiuj ĉi ne estas problemo, kaj komence ili estas laŭdataj. Sed kiam ili komencas iĝi multnombraj, oni ne ŝatas ke ili inter si ne parolas la lingvon de la cellando, "kion ili diras?", "ĉu ili iĝos danĝeraj?" Ĉiam pli, ili entrepreniĝas. "ĉu ni iĝos gastoj en nia hejmo?"
2)homoj kiuj ne taŭgas en sia devenlando kaj ne ankaŭ en la cellando
tiuj ĉi aŭ restas malriĉaj aŭ eĉ iĝas krimuloj. en ambaŭ kazoj tio ĝenas la lokanojn kiuj petas ilian forpelon.


Do ni defendas nian pacon se ni fortenas homojn kiuj ne estas grandnombre
integreblaj en niaj socioj kaj labormerkatoj.

Kompreneble. Ni defendas nian pacon kaj por tio malrespektas la rajton de
individuo je libera cirkulado.

Nu, kompreneble, historie la rajton je libera cirkulado estas ligita al la ŝtataneco. Pro tio estas granda paŝo pensi Eŭropo kiel unu ŝtato, (libera cirkulado en Eŭropo). pensi en pli granda skalo eble estas ankoraŭ utopio.

Krome ni traktas ĉiujn "A-landanojn" kiel edukitojn kaj taŭgulojn nur ĉar
la plimulto el ili estas tiaj; kaj inverse pri "B-landanoj".
Tiu ĉi kriterio estas ne nur rasisma sed ankaŭ neoptimuma: por vere defendi
pacon kaj sekurecon necesus forpeli _ĉiujn_ sentaŭgulojn, fremdajn aŭ ne;
kaj restigi _ĉiujn_ taŭgulojn, nialandajn aŭ ne...


Ekzemple ene de lando oni rajtas libere transloĝiĝi al alia regiono, _kaj_
riĉaj regionoj povas helpi la malriĉajn. Kial ne statu pri la landoj de la
mondo same kiel pri la regionoj de unu lando?

Ĝuste. la problemo estas ke la lokaj komunumoj ne ŝtatas tion. oni pretas akcepti la enmigrintoj se ili pretas forgesi ilian kutimoj, moroj, ktp

neniu pretas adapti sin al la alvenintaj kutimoj, moroj, ktp

sed kompreneble miksaĵo estas neevitebla.

kaj tio ne plaĉas...
.