Re: [longa] adiau al Radio Romo



"Tonyo":
Carlo, cxu la decido estas definitiva, aux cxu ni povas ankoraux
skribi al la ambasadoj, kaj aktivi simile?

Kara Tonyo kaj karaj cxiuj. Mi peras la respondon de Antonio De Salvo:

Mi dankas pro la atento, kiun kelkaj (bedauxrinde, nur kelkaj) havis al la
travivajxo de la esperanto-elsendoj de Itala Radio Internacia (RAI). Jen
miaj komentoj:
1) cxesis elsendi en esperanto la Itala Radio, ne tiu Vatikana. Bedauxinde,
pri tio estigxis miskompreno, cxar disvastigxis la erara onidiro, ke cxesis
elsendi Radio Vatikana, kiu kontrauxe dauxre elsendas en esperanto.
Italio kaj Vatikano estas du diversaj, reciproke sendependaj kaj suverenaj
sxtatoj, kies ununura komuna afero estas, ke ilia cxefurbo estas la sama
urbo, Romo; pri tio, vidu (en gxenerala senco, cxar kelkaj detaloj ne plu
estas aktualaj):
http://www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1979_034.htm#5
http://www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1980_0102.htm#9

2) la Itala Radio cxesis elsendi al eksterlando ne nur en esperanto, sed
ankaux en cxiuj aliaj lingvoj (escepte, sed ankoraux ne konfirmite, pri
manpleno da "mondlingvoj"). La forstreko, do, ne celis la
esperanto-programon en si mem, sed la tutan fakon;

3) Itala Esperanto-Federacio oficiale intervenis cxe la politikaj kaj radiaj
responsuloj, precipe kiam sxajnis, ke la malpliigo de la lingvoj trafos ne
la tutan fakon, sed nur kelkajn el la 26 uzataj lingvoj, inter kiuj -
cxekape - esperanton kaj la litovan. Tiu interveno utilis por prokrastigi la
(antaux unu jaro kaj duono) jam preskaux deciditan forigon de nur kelkaj
lingvoj, inter kiuj esperanto; sed gxi neniel povis influi (memkompreneble)
sur la registaran/ radian decidon retirigxi el la eksterlanda radia fako;

4) laux nova konvencio Registaro-RAI, subskribita 26.7.2007, RAI devas
dauxre elsendi al eksterlando, sed estas lasita al RAI la elekto de la
enhavo, de la lingvoj, de la celataj landoj, de la tempoj kaj - precipe - de
la teknikaj rimedoj. Cxar por tiu servo RAI ricevos cxionentenan kompenson,
estas facile kompreneble, ke gxi klopodos sxpari kiel eble plej multe, kaj
do redukti siajn radiajn programon gxis tiu minimumo, kiu ebligos al gxi
aserti, ke gxi respektas la konvencion: jen kial mi timas, ke okaze de
eventuala reordigo de la fako (por satelitaj kaj retaj elsendoj) multaj el
la iamaj 26 lingvoj cxiukaze estos for, inkluzive de esperanto;

5) plia konsiderinda afero estas, ke nur duono el la tradukistoj de RAI
Internacia ne estis stabilaj dungitoj, sed nur porokazaj memstaraj
kunlaborantoj (mi "memstare" kunlaboris dum 36 jaroj, sed mi ecx ne havas
skriban kontrakton pri tio!). La sekvo estas, ke probable restos (satelite
kaj interrete) la programoj en tiuj lingvoj, kies tradukistoj estas stabilaj
dungitoj (cxar oni ne povas ilin maldungi), dum malaperos la programoj kun
"memstaraj" tradukistoj. La fenomeno ne trafos nur esperanton, sed ankaux
tre pli imponajn realojn: ekzemple, versxajne ne plu okazos la nokta
programo en la germana, cxar cxiuj tri tradukistoj estas "memstaraj"
profesiuloj;

6) se, eventuale, restarigxos la esperanto-programo (satelite kaj/ aux
interrete), la nova konvencio Registaro-RAI antauxvidas, ke oni utiligu
teknikajn rimedojn por kalkuli la nombron kaj la konsiston de la
auxskultantoj: tio eblas, precipe cxe la retaj programoj, por kiuj oni povas
registri kiom da kontaktoj estigxas, de kie, dum kiom da tempo ktp.
Nu, se la (eventuala) esperanto-programo estos elmetita al tiaj kontroloj,
probable gxi cxiukaze (kaj definitive) malaperos, cxar la esperantistoj ne
suficxe taksas la gravecon de la fakto, ke oficiala instanco elsendas en la
internacia lingvo, kaj do ne emas auxskulti.
Mi koncedas, ke la programo ne estis alloga (temis pri normala radio-gazeto
pri tagaj okazajxoj), sed minimume estus estinte bonefike auxskulti por
alproprigi al si cxiutagan terminologion, kaj por auxdi parolatan
esperanton;

7) lasta, pesimisma rimarko: post morto kuracilo jam estas sen utilo
(Zamenhof, Proverbaro). Ekde unu jaro kaj duono mi atentigis, en la reto,
pri la ebla morto de la esperanto-programo, sed tio neniel estigis kreskon
de la auxkultantoj kaj de la skribantoj.
Mi ecx spertis, ke skribinte al la rete kunligitaj delegitoj de UEA por peti
ilian helpon en la propagando, mi estis denuncita de unu el ili kiel
"spamisto", kaj dum kelka tempo mi estis enmetita pro tio en "nigran liston"
de la provizumanto!

Korelversxe salutas
Antonio De Salvo


.



Relevant Pages

  • Re: Thank you in advance
    ... malregulajxoj kaj diferencoj. ... estas nature se vi ne auxdis pri gxi. ... lingvoprojekto kiel Esperanto ne povas funkcii. ... Tiel okazas, ke min pli interesas tio, kio lingvistojn interesas ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Provoke moka ret-letero de la Konsultejo de la Akademio kaj kritike moka respondo
    ... Provoke moka ret-letero de la Konsultejo de la Akademio de Esperanto ... La celo de la Konsultejo estas doni la opinion de akademianoj pri ... kaj malserioza. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Konservema papo
    ... ke io dirita pri la apostoloj aplikeblas al la ... sufi e evidenta, ke Jesuo celis nur la apostolojn mem, sen imagi ian ... vane atendi du mil jarojn kaj establi iajn papojn kaj episkopojn: ... Cetere, la romkatolikoj faris siajn papojn pli perfektaj ol Petro, kiu ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: Jokohamo
    ... UK estas la plej granda manifestacio de la Esperanto-movado kaj celas ... atentigi la eksteran mondon pri la ekzisto de Esperanto. ...
    (soc.culture.esperanto)
  • Re: "Jour" (Estis : Re: "Tag" en "Bundestag")
    ... Finajxoj kaj aliaj malpli gravaj elementoj normale ... Sed cxi tie temas ne pri finajxoj, ... Kaj nemalmultaj ecx emas deklinacii la unuan parton: ... ke nur pro hazardo mi renkontis nur tiajn ...
    (soc.culture.esperanto)