Re: Cxu tio cxi havos utf-anoncon?



Do eble Alexander povus kontroli cu liaj mesagoj entenas la supersignitaj
en
tiuj partoj kiuj enhavas ilin antau ol li forsendas ilin. Se jes tiam
probable estas la servilo kiu kulpas pri la forfiltrado.

Kompreneble mi povus esplori tion cxi kaj trovi
solvon por tiu cxi problemeto. (Cetere, antaux
afisxi mian mesagxon en SCE, mi estis prov-sendinta
gxin iu el miaj aliaj retadresoj retposxte, kaj
tio funkciis tute glate. Sed mi ne plu volas
pridiskuti la detalojn, cxar mi ne opinias tian
sinokupon utila aux agrabla en mia libera tempo,
post kiam mi oferas al komputado kaj
informaj tehxnologioj la ceteron de la tago).

Sed tiu cxi nevola eksperimento montris, ke
tio ne funkcias auxtomate, kaj do gxi vere
povas kauxzi realajn problemojn, speciale
al homoj malpli spertaj en solvado de tiaspecaj
problemoj. Intertempe mi vidis kelkajn
pliajn kripligitajn citajxojn en mesagxoj de aliaj
grupanoj ...

Tio espereble klarigas kial mi preferas uzi la iksan
kodadon, minimume gxenan kaj facile/algoritme
konverteblan al unikodaj literkodoj por okaza
bezono de diakrita puristo aux okaze de estonta
neceso konservi aux prese publikigi tekston.

Mi jam menciis aliajn situaciojn kie tio estas
ecx pli gxena - ekzemple rusaj esperantistoj
ofte uzas la kodadon KOI8-R aux vindozan
cirilan kodadon en mikslingvaj aux ecx en
nur-esperantaj mesagxoj.

Tamen, min tute ne genas ke Alex uzas x,h, au alian metdodon por anstataui
la supersignitajn literojn

Mi plene konsentas.
Verdire mi ne opinias tion grava problemo,
almenaux en diskutgrupoj, kaj la fakto, ke miaj
mesagxoj, sendependaj kaj cititaj de aliaj,
legeblos senprobleme, estas laux mi pli grava.

Amike,
-Alex
-----
Alexander Shlafer <elnaprez [cxe] hotmail [punkto] com>


.