Re: DVD




"Alexander Shlafer" skribis:
Mi persone ne havas problemon pri tio cxi,
sed transsendado de Unikodajxoj suficxe ofte
paneas en la retgrupaj afisxoj kaj en kelkaj aliaj
situacioj.
Vi afiŝas ĉi tie en SCE. Tio estas uzreta forumo. Kiu posedas modernan
novaĵlegilon povas senprobleme legi tekstojn laŭ kodo UTF-8. Tio validas
ankaŭ por la legado de tekstoj en SCE-Guglo per krozilo. Do mi substrekas ke
temas pri legado.

Se vi skribus laŭ la kodo UTF-8, pli ol 99 procentoj de la legantoj povus
legi ĝin senprobleme. Mi des pli miras pri via sinteno ĉar vi ja ankaŭ citas
ekzemplojn en aliaj lingvoj por kiuj vi same bezonas kodigon laŭ UTF-8.

Kiel profesia komputisto, mi preferas ne gxeni
la ordinarajn komputiluzantojn kiam eblas tion
eviti. Tial mi uzas la kutiman (kaj facile
inverseblan) iksan kodadon en miaj mesagxoj.

Ke vi uzas la iksoskribon estas unu afero, la kodigo de viaj mesaĝoj estas
alia. Vi do ja povus uzi iksokodon kaj tamen kodigi la mesaĝon laŭ UTF-8 por
ne fuŝe citi tekston kiu estas origine verkita laŭ UTF-8.

Mi pro tio simple ne kredas tion kion vi diras. Mi ja scias ke en la
Yahoo-grupoj oni apenaŭ uzas la UTF-8 kodigon, sed tio ne povas esti la
kaŭzo por ne apliki ĝin ĉi tie en SCE. Kaj ankaŭ la fakto ke Guglo povas
fuŝi la kodigon ne estas kaŭzo por ĝenerale rezigni pri la kodigo laŭ UTF-8.

Vi skribas ikse, Bertilo nun skribas laŭ h-metodo kaj Renato Corsetti uzas
la apostrofan metodon. Mi vere ne komprenas ke tio okazas ankoraŭ en la jaro
2007.

Do mi denove atentigas pri la ebleco uzi nntp-servilon de aioe.org por sendi
uzretajn mesaĝojn ekzemple el la oficejo kie oni kutime ne havas aliron al
sia hejma retprovizanto. Ne necesas aliĝi al tiu senpaga servo. Vi tutsimple
skribu kaj indiku iun retpoŝtan adreson.
news://nntp.aioe.org/soc.culture.esperanto

Anton Oberndorfer

.